Petit Cours primaire d’Esperanto/Leçon 50


CINQUANTIÈME LEÇON

Exercices préparatoires à la conversation.


Jen estas papero, kajero, k. t. p.

Jen plumo, plumingo, krajono, inko, inkujo, sorba papero, libro, vortaro, k. t. p.

Kio estas tio ?

Tio estas plumo. Tio estas krajono ; k. t. p.

Ĉu tio estas papero ?

Ne, sinjoro, tio ne estas papero, ĝi estas krajono ; k. t. p.

Ĉu tiu tabulo estas blanka ?

Ne ; tiu tabulo estas nigra… ; k. t. p.

Diru, kion mi faras ?

Sinjoro, vi marŝas ; vi frapas per la mano sur la muro ; vi viŝas la nigran tabulon ; vi rompas pecon da kreto ; k. t. p.

Faru, kion mi diros.

Leviĝu, iru ĝis la pordo, malfermu la pordon ; refermu ĝin. Reiru al via benko ; sidiĝu.

Diru, kion vi faris hodiaŭ matene ?

Hodiaŭ matene, mi leviĝis je la sepa. Unue mi lavis mian vizaĝon kaj miajn manojn ; poste mi vestis min ; k. t. p.

Ĉu vi volas legi tiun paĝon ; — korekti tiun skribaĵon ; — traduki tiun rakonton ; — klarigi laŭvorte tiun frazon ?

Elparolu bone ; ripetu tiun vorton ; ne forgesu la akcenton.

Ĉu vi scias parkere vian lecionon ?

Silentu ! Vi petolas anstataŭ atenti miajn klarigojn.

Diru, kion oni povas fari per tranĉilo.

Mi prenas la tranĉilon. Mi akrigas ĝin sur la ŝtono. Mi ekzamenas, ĉu ĝi bone tranĉas. Mi purigas la tranĉilon. Mi tranĉas panon, viandon, k. t. p. Mi usas tranĉileton por manĝi fruktojn. Mi remetas la tranĉilon en ĝian lokon.

EKZERCOJ SAMAJ :

Diru kion oni povas fari per martelo

Diru kion oni povas fari per forko ?

Diru kion oni povas fari per glaso ?

Diru kion oni povas fari per birdo ?

k. t. p.

INTERPAROLADOJ

Paru interparoladetojn inter :

drinkemulo kaj kafejestro ;
instruisto kaj lernanto mallaborema
urbano kaj vilaĝano ;
kato kaj rato ; k. t. p.

PROVERBES (suite et fin).

195. Celui qui s’aime trop n’a pas d’amis. 195. Tiu, kiu tro amas sin mem ne havas amikojn.
196. Fête fréquente, caisse vide. 196. Ofte festo, malplena kesto.
197. Le voleur ne croit pas qu’il existe des honnêtes gens. 197. Ne kredas ŝtelisto, ke honestuloj ekzistas.
198. Un malheur n’arrive jamais seul. 198. Malfeliĉo malofte venas sole.
199. Le fil va où l’aiguille le tire. 199. Fadeno iras, kien kudrilo tiras.
200. Ne vous fiez pas aux apparences : un tambour fait beaucoup de bruit et pourtant il ne contient que du vent. 200. Ne konfidu al ŝajnoj : tamburo multe bruas, tamen ĝi nur estas plena je aero.