Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 27

27e EXERCICE
La préposition je et l’accusatif.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion « je ». Sed estas bone uzadi la vorton « je » kiel eble plej malofte. Anstataŭ la vorlo « je » ni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio. — Mi ridas je lia naiveco (aŭ : mi ridas pro lia naiveco, aŭ : mi ridas lian naivecon). — Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ : la lastan fojon).— Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. — Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ : mian perditan feliĉon). — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzalivon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri « obei al la patro » kaj « obei la patron » (anstataŭ « obei je la patro » ). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas ; ekzemple : ni povas diri « pardoni al la malamiko » kaj « pardoni la malamikon », sed ni devas diri ĉiam « pardoni al la malamiko lian kulpon » [1].

senco sens, acception.
komuna commun,
ebla possible.
ofte souvent.
ridi rire.
lasta dernier.
sopiri soupirer.
regulo règle.
verbo verbe,
obei obéir,
permesi permettre.


  1. Le point traité dans les exercices 24, 26 et 27 se trouve exposé théoriquement et appuyé de nombreux exemples dans le Commentaire, que l’on peut consulter en cas de doute, aux pages 63 et suivantes. On y trouve de très utiles remarques pour le choix des prépositions. Il faudra lire attentivement ces pages avant de remettre en thème la version ci-dessus.