Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 26

26e EXERCICE
Les prépositions et l’accusatif.

Ĉiuj prepopozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon « n » ; sekve : tie (= en tiu loko), tien (=al tiu loko) ; tiel same ni ankaŭ diras : « la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon », kaj la vortoj « ĝardenon », « tablon » staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj « en » kaj « sur » tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo ne troviĝis antaŭe en la ĝardeno, aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado) ; en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon « n » tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. — Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). Mi restos hodiaŭ dome. — Jam estas tempo iri domen. — Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. — Flanken, sinjoro ! [1] — Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. — Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. — Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkonlis lin, nek lian fralon).

nominative nominatif.
iam jamais, un jour.
akuzativo accusatif.
tie là-bas, là, y.
dependi dépendre.
kaŭzo cause.
esprimi exprimer.
direkti diriger.
celi viser.
egala égal.
ia quelconque.
veturi aller, partir (à l’aide d’un véhicule).
dis marque séparation, dissémination ; ex. iri aller — disiri se séparer, aller chacun de son côté.
flanko côté.
dekstra droit, droite.
neniel nullement, en aucune façon.
nek… nek ni… ni.


  1. Quand on remettra cette version en thème on consultera avec profit les pages 65, 66 du Commentaire.