Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 13

13e EXERCICE
La feino (Daŭrigo).

En tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. « Tre volonte, mia bona ! », diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino : « Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon » (ĉar ŝi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos[1] la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). « Mi faras al vi donacon », daŭrigis la feino, « ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. »

fonto source.
riĉa riche.
viro homme (sexe).
volonte volontiers.
tuj tout de suite, aussitôt.
lavi laver.
sub sous.
teni tenir.
oportuna commode.
trankvila tranquille,
soifi avoir soif,
donaci faire cadeau,
preni prendre,
formo forme,
vilaĝo village.
ĝentila courtois,
ĉe chez, à.
aŭ… aŭ ou… ou (soit… soit).


  1. Elle fait cela, pour voir si la gentillesse de la jeune fille sera… Le fait étant positif, c’est le futur qu’il faut et non le conditionnel comme en français dans les cas analogues.