Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 14

14e EXERCICE
Pronoms personnels.

Mi legas. — Ci skribas (anstataŭ « ci » oni uzas ordinare, « vi »). — Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. — La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. — Ni estas homoj. — Vi estas infanoj. — Ili estas rusoj. — Kie estas la knaboj ? Ili estas en la ĝardeno. — Kio estas la knabinoj ? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. — Kie estas la tranĉiloj ? Ili kuŝas sur la tablo. — Mi vokas la knabon, kaj li venas. — Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas, — La infano ploras, ĉar gi volas manĝi, — La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. — Knabo, vi estas neĝentila. — Sinjoro, vi estas neĝentila. — Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. — Mia hundo, vi estas tre fidela. — Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. — En la vintro oni hejtas la fornojn. — Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

ci tu, toi.
anstataŭ au lieu de.
uzi employer.
tranĉi trancher, couper.
il instrument ; ex. tondi tondre — tondilo ciseaux ; pafi tirer (coup de feu) — pafilo fusil.
ruso russe.
ĝardeno jardin.
voki appeler.
voli vouloir.
fidela fidèle.
vero vérité.
vintro hiver.
hejti chauffer, faire du feu,
forno fourneau, poêle.