Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 12

12e EXERCICE
Noms et adjectifs de nombre.

Mi havas cent pomojn. — Mi havas centon da pomoj. — Tiu ĉi urbo havas milionon da logantoj. — Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. — Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. — Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi ; due mi dankas vin pro la prunto ; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos mon on. — Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, scd por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. — Kvinoble sep estas tridek kvin. — Tri estas duono de ses. — Ok estas kvar kvinonoj de dek. — Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn ; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). — Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. — Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. — vinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. — Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. — Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn ; tial, se mi legos[1] en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi fi nos la tu tan libron en kvar tagoj.

on marque les nombres fractionnaires ; ex. kvar quatre — kvarono le
quart.
da de (après un mot marquant mesure, poids, nombre).
urbo ville.
loĝi habiter, loger.
ant marque le participe présent actif.
aĉeti acheter.
ou.
kulero cuillère.
forko fourchette.
re de nouveau, de retour.
mono argent (monnaie).
prunti prêter.
danki remercier.
pro pour, à cause de.
peti prier.
ankaŭ aussi.
post après.
kiam quand, lorsque.
bezoni avoir besoin de.
obl marque l’adjectif numéral multiplicatif ; ex. du deux — duobla double.
pagi payer.
ŝtofo étoffe.
kosti coûter.
ĉiam toujours.
op marque l’adjectif numéral collectif ; ex. du deux — duope à deux.
ĵeti jeter.
venki vaincre.
ataki attaquer.
po à raison de.
paĝo page (d’un livre).
se si.
fini finir (trans.)
tuta entier, total


  1. La logique impose le futur et non le présent comme en français, car l’idée est future.