Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 33

TRENTE-TROISIÈME LEÇON

Manières de traduire : y, il y a.


La urbo.


En la urbo, la domoj estas grandaj, altaj kaj belaj. lli havas pli ol unu etaĝo. En la grandaj urboj estas ses- kaj sepetaĝaj domoj. La homoj, kiuj loĝas en la urbo, la loĝantoj de la urbo, estas urbanoj.

La domoj tuŝiĝas kaj faras longajn vicojn, kiuj enkadrigas la stratojn kaj placojn. La stratoj kaj placoj estas pavimitaj. La pavimo estas kutime el ŝtono, sed multaj stratoj estas pavimitaj per ligno aŭ asfalto. Sur la placoj oni vidas ĝenerale monumenton aŭ fontanon, aŭ la statuon de viro fama. Oni akvumas kaj balaas ofte la stratojn kaj placojn por purigi ilin.

La du flankoj de la strato, la trotuaroj, estas rezervitaj al piedirantoj. La mezo, la ŝoseo, estas rezervita al veturiloj. Laŭlonge de la trotuaroj staras gaslanternoj, kiujn oni ekllamigas vespere por lumigi la stratojn. Multaj urboj estas hodiaŭ lumigitaj per la elektra lumo.

La urbo estas dividita je kvartaloj. Parizo enhavas dudek kvartalarojn, kiuj enhavas po tri aŭ kvar kvartaloj. Mi loĝas en unu el la plej belaj kvartaloj de la urbo.

Urbo, kiu havas multajn fabrikojn estas industria urbo. Roubaix en Francujo, Manchester en Anglujo, Barmen en Germanujo estas industriaj urboj Se, male, estas en urbo multaj komercistoj, kiuj faras grandan komercon, la urbo estas komerca urbo : Londono en Anglujo, Leipsigo en Germanujo estas komercaj urboj. Fine, urbo, kiu kuŝas sur la bordo de la maro, estas apudmara urbo, ofte haveno. Marseille kaj Hamburgo estas marhavenoj.

La plej granda urbo en lando, aŭ tiu, en kiu loĝas la ŝtatestro kaj la superaj aŭtoritatoj de la lando estas ĉefurbo. Parizo estas la ĉefurbo de Francujo.

QUESTIONNAIRE

1. Pri kio temas tiu ĉi legaĵo? — 2. Parolu pri la domoj de la urbo. — 3. Kiel oni nomas la homojn, kiuj loĝas en la urbo? - 4. El kio la domoj estas konstruitaj ? — 5. Kiaj estas la stratoj kaj la placoj ? — 6. El kio estas la strata pavimo ? - 7. Kion oni vidas ofte sur la placoj? — 8. Kial oni akvumas kaj balaas la stratojn ? — 9. Ĉu la veturiloj iras sur la trotuaroj ? - 10. Kie troviĝas la gaslanternoj ? — 11. Kial oni ekflamigas ilin vespere ? — 12. Ĉu ĉiuj urboj estas lumigitaj gase ? - 13. Kiel la urbo estas dividita ? — 14. Kiel Parizo estas dividita? — 15. Kiom da kvartalaroj estas en Parizo ? — 16. Ĉu la kvartaloj estas pli aŭ malpli multaj ol la kvartalaroj? — 17. Kio estas industria urbo? — 18. Kiam oni nomas urbon komerca ? — 19. Kio estas mara urbo? — 20. Nomu urbon industrian, urbon komercan, urbon maran. — 21. Kio estas ĉefurbo ? — 22. Kiu estas la ĉefurbo de Francujo ?

GRAMMAIRE

Manières de traduire y, il y a :

- Y signifiant se traduit par tie quand on y est et par tien quand on y va.

Ex. : Je n’y ai pas été. Mi ne estis tie. — Nous y irons demain. Ni os tien morgaŭ. Y signifiant à lui, à elle, à cela se traduit par le pronom correspondant accompagné de la préposition convenable.

Ex. : Y consentez-vous ? Ĉu vi konsentas pri tio ? — Je n’y pense pas (à elle). Mi ne pensas pri ŝi.

Il y a se traduit généralement par estas : mais avec un complément de temps par antaŭ.

Ex. : Il y a des hommes, qui… Estas homoj, kiuj… — Y a-t-il beaucoup de cerises ? Ĉu estas multaj ĉerizoj ? — Il est venu il y a huit jours. Li venis antaŭ ok agoj. — Il y a six mois qu’il est parti. Li foriris antaŭ ses monatoj.

LEXICOLOGIE

La loĝantoj de la urbo estas urbanoj. — La ŝtatestro loĝas en la ĉefurbo.

— Le suffixe an désigne le membre, le partisan, l’habitant.

Ex. : Societo, société ; Societano, sociétaire. — Parizo, Paris ; Parizano, parisien. — Grupo, groupe ; Grupano, membre de groupe.

— Le suffixe estr désigne le chef.

Ex. : Urbo, ville ; Urbestro, maire. — Ŝtato, État ; Ŝtatestro, chef d’État.

Exercices oraux ou écrits.

Formez avec les mots suivants des dérivés en an et en estr et employez-les dans de petites phrases :

1o an : vilaĝo — provinco — Londono — regno Kristo — klubo — grupo —— senato — polico — ideo — Romo — kamparo.

2o estr : ofico — regimento — polico — vilaĝo

— ŝipo — muziko.
VERSION

En la grandaj urboj estas altaj domoj. Estas multe da fruktoj tiun ĉi jaron. Antaŭ du semajnoj mi vidis la urbestron. - Antaŭ du jaroj, ni estis nur ses grupanoj, hodiaŭ ni estas okdek. Ĉiuj esperantistoj estas samideanoj. Ĉiuj instruistoj ne estas lernejestroj. La Angloj estas insulanoj tial ke ili loĝas en insulo. Eĉ malsaĝaĵo povas havi partianojn. Mi ne povos iri tien. Mi estas tie, mi tie restas. Mi nenion povas pri tio. Mi nenion sciiĝis pri tio. Ĉu via patrino estas tie?

THÈME

Allez-vous souvent à Paris ? J’y ai été le mois dernier et j’y retournerai le mois prochain. Quand j'y suis, je vais tous les soirs au théâtre. Il y a beaucoup de villes qui ont plusieurs centaines de mille d'habitants. Le pavé de cette rue est bien (tre) mauvais. Paris est une belle ville; on y voit de grandes places, de larges rues, beaucoup de monuments, des parcs et des jardins publics. Allons sur l’autre trottoir ; on y marche plus aisément ; il y a moins de passants. Pensons-y toujours, mais n'en parlons pas. Il y a plus de six mois que je ne suis pas venu dans ce quartier. Le maire de la ville est mort il y a trois semaines.