Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 34

Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto p 124

TRENTE-QUATRIÈME LEÇON

Manières de traduire : celui qui, dont, où.


Priskribo de bildo.

Tiu ĉi bildo prezentas urbon. Tiu urbo kuŝas sur la rivero, kiu malsupreniras el la altaĵoj, kiujn oni vidas en la fundo, kaj serpentfluas tra la urbo. La rivero havas du bordojn, kiuj estas endigitaj per ŝtonaj muroj.

Antaŭe mi vidas ponton, kiu kondukas de unu bordo al la alia. Sur tiu ponto, mi rimarkas kelkajn personojn : unue almozulon, kiu sidas apud la parapeto. Ĝi estas malriĉa kaj maljuna blindulo ; li havas hundon, kiu lin gvidas. Li portas surskribon sur la brusto kaj ĉapelon en la mano ; li petas la preterirantojn pri almozo, li almozpetas. Proksime je li mi vidas policanon. Homo, kiu portas paketojn, demandas lin pri ia sciigo. Poste venas telegrafisteto, kaj enspezkolektisto, kiu ekmarŝas sur la ponton por iri al alia bordo. En la angulo kaj iom dekstre, librovendisto vendas maljunajn maloftajn librojn al la amatoroj. Sur tiu sama ponto mi vidas ankaŭ homon, kiu portas gazetojn, gazetvendiston, gaslampon kaj vojzorgiston, kiu akvumas la pavimon.

Pli malproksime, supre, troviĝas alia ponto. Tio estas. ŝtona ponto. Ĝi havas du arkaĵojn kun kolonego en la mezo, sur kiu oni vidas la insignojn de la urbo. Tiu ponto kondukas al la stacio, kiun oni vidas maldekstre. Inter la du pontoj, dekstre, haltadas platŝipo, apud la enŝipejo. Sur la kajo kuŝas diversaj komercaĵoj, kiuj estas ŝarĝotaj sur la ŝipon. Vaporŝipo pasas ĝuste sub la ponto. La veturantoj sidas sur la ferdeko, kaj malantaŭe troviĝas la direktilisto ĉe la direktilo. Li direktas la ŝipon. Trans la ponto, multe pli supre, mi vidas lavŝipon aŭ naĝejon kaj alian vaporŝipon. Tiu ĉi estas trenŝipo kaj li trenas kelkajn barkojn.

Sur la strato mi vidas multajn veturilojn. En la grandaj urboj fiakroj, omnibusoj, tram(voj)oj, komercveturiloj kaj ŝarĝveturiloj kruciĝas de frue matene ĝis malfrue nokte. Inter ĉio tio, la bicikledoj aŭ la tricikledoj aŭ la aŭtomobiloj akre bruas. Ĝi estas ofte tiel granda tumulto, ke oni apenaŭ sian propran parolon aŭdi povas.

Sur la teretaĝo de la plejmulto de la domoj estas tre diversaj butikoj. Jen oni vidas tolaĵvendejon, jen ĉapelvendejon, jen horloĝvendejon, jen restoracion, jen bankon kaj multajn aliajn plu.

QUESTIONNAIRE

1. Kion prezentas tiu bildo — 2. Kie kuŝas tiu ĉi urbo? — 3. De kie venas tiu rivero? — 4. Kiamaniere ĝi trafluas la urbon? - 5. Kiaj estas la bordoj de la rivero? — 6. Kiom da pontoj vi vidas super la rivero? — 7. Kion vi rimarkas sur la ponto antaŭa? - 8. Kio estas tiu viro sidanta apud la parapeto ? — 9. Kion vi vidas sur lia brusto ? — 10. Ĉu li havas ĉapelon sur la kapo ? — 11. Kial li tenas sian ĉapelon en la mano ? — 12. Kiaj estas la aliaj personoj proksime je li? — 13. Kion vi vidas en la dekstra angulo de la ponto? — 14. Diru, kion vi vidas ankaŭ sur tiu sama ponto ? - 15. Parolu pri la alia ponto. — 16. Kien kondukas aŭ irigas la ponto ? — 17. Kiom da ŝipoj vi vidas sur la rivero? — 18. Kion vi vidas sur la ŝipo, kiu pasas sub la ponto? - 19. Kio estas trenŝipo ? — 20. Kiajn veturilojn oni vidas en la strato? — 21. Kio rezultas el la multeco de tiuj veturiloj? — 22. Kion oni vidas sur la teretaĝo de la plejmulto de la domoj? — 23. Nomu kelkajn specojn de butikoj.

GRAMMAIRE

Manières de traduire celui qui (que), dont, où.

Celui qui, se traduit par tiu, kiu.

Ex. : Celui qui lit s’instruit. Tiu, kiu legas, instruas sin. — Je prends celle qui est près de moi. Mi prenas tiun, kiu estas apud mi. — Prenez ceux que vous voudrez. Prenu tiujn, kiujn vi volos.

Dont, à qui, se traduit par kies, sans article, quand il marque une idée de possession.

Ex. : L'homme dont la maison a brûlé... La homo kies domo brulis... — La femme dont vous avez acheté la maison... La virino, kies domon vi aĉetis... — À qui est ce jardin? Kies estas tiu ĉi ĝardeno ?

Dont, sans idée de possession, se traduit par kiu, précédé d'une préposition, (généralement pri, de ou el).

Ex. : L'affaire dont je vous ai parlé... La afero, pri kiu mi parolis al vi...

— '0ù, pronom, remplaçant lequel précédé d'une préposition, se traduit par kiu ou kio.

Ex. : Le pays d'où je viens. La lando, el kiu mi venas. — Le jour où je suis arrivé. La tago, en kiu mi alvenis. — D'où nous pouvons conclure... El kio, ni povas konkludi...

se traduit par kie quand il marque le lieu et par kiam ou en kiu quand il marque le temps.

Ex. : Où avez-vous été ? Kie vi estis? — Où est-il allé ? Kien li iris? — Jusqu'au jour où... Ĝis la tago, kiam...

— Le temps où nous vivons... La tempo en kiu ni vivas...

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Tiu, kiu volas, povas. Tiu ĉi libro ne estas tiu, kiun mi legis. Kies domo estas tiu ĉi? Jen estas ĉiuj miaj libroj ; legu tiujn, kiujn vi volos. Se vi amas la florojn, prenu ĉiujn tiujn, kiuj plaĉos al vi. Tio, kio pasis, ne revenos. Tion, kion Parizo aplaŭdis, ofte Berlino mallaŭdas. [Tiu], kiu havas forton, havas rajton. [Tiu], kiu multe minacas, ne estas danĝera. [Tiuj], kiuj ludas kun koto, malpurigas la manojn. La momento, en kiu mi parolas, estas jam malproksime de mi. Ĉu vi konas la junulon, kies gepatroj loĝas tie ĉi? Ĉu vi forgesis tiujn, de kiuj vi estas tiom amata ? La familio el kiu eliras tiu komercisto estas tre estimata. Mi perdis la libron, pri kiu mi parolis al vi. Memoru tion, pri kio mi hieraŭ parolis al vi.

THÈME

De quel livre parlez-vous? De celui que vous avez acheté ou de celui que je vous ai donné? Cetle rivière-ci est plus large et plus profonde que celle qui traverse notre ville. On voit beaucoup de mendiants ; ils sont tous infirmes ; celui qui est assis sur le trottoir du pont là-bas est aveugle. L'homme que vous voyez à côté de lui avec des journaux sous le bras est un marchand de journaux. La ville dont nous parlons est située sur une petite rivière. Les enfants dont les parents meurent de bonne heure Sont à plaindre. Voici le monsieur dont vous avez vu le fils ce matin. Voulez-vous me dire où on vous a acheté cette montre ? Demandez à cet homme qui il est, d'où il vient, et où il va. Je serai obligé de travailler jusqu'au jour où je ne pourrai plus rien faire. Connais-tu le pays où fleurit l'oranger ? C'était à l'époque où son grand-père vivait encore.


TRENTE-CINQUIÈME LEÇON

Récapitulation des déterminatifs simples.


Mia strato.

Mia strato ne estas tiel bela, kiel bulvardo kun belegaj magazenoj aŭ kiel arbostrato. Ĝi enhavas nek palacojn nek luksajn domojn. Ĝi eble ne estas tiel vivplena, kiel tiu ĉi aŭ tiu strato de la kvartalo, sed la vivo ne mankas en ĝi kaj la laborado haltas neniam.

Matene, frue, oni aŭdas la seruriston bati la feron ; oni vidas la paniston kaj la buĉiston saluti la karbiston, kaj la fruktvendistinon elmeti la provizojn, kiujn ŝi alportis de la haloj. Tie ĉi loĝas la tajloro, ĉe kiu mi igas fari la vestojn ; tie la ŝuisto, kiu faras miajn ŝuojn, kaj kontraŭe iroviĝas la butiko de la spicisto, ĉe kiu ni aĉetas la kafon, la sukeron, la salon, la pipron kaj la kandelon. Apud la vestpurigisto loĝas la kukisto, ĉe kiu mia patrino aĉetas bonegajn pasteĉetojn kaj la fadenistino, kiu vendas fadenon, kotonon, rubandojn, pinglojn kaj kudrilojn. Pli malproksime troviĝas la butiko de la laktovendistino, kiu sendas al ni lakton, buteron, fromaĝon kaj ovojn, kaj apud ŝi, ĉe unu flanko la kolorilvendisto kaj ĉe la alia la ladvendisto, kiu vendas tranĉilojn, forketojn, najlojn kaj aliajn ferajn objektojn.

Jen la ĉapelisto staras antaŭ sia pordo kun la tapetisto, sia najbaro. La horloĝisto malfermas