Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 31

TRENT-ET-UNIÈME LEÇON

Manières de traduire : tout.

Julo faras sian tualeton.


Julo devas leviĝi je la sepa, sed li dormas ankaŭ profunde. La servistino purigis jam liajn ŝuojn kaj metas ilin antaŭ lian pordon. Ŝi frapas ĉe la pordo por vekigi lin. Julo vekiĝas. Li frotas al si la okulojn, oscedas, etendas la membrojn kaj rigardas kioma horo estas ĉe la vekhorloĝo. Estas la horo por leviĝo. Tuj li elsaltas el la lito, surmetas sian kalsonon, siajn ŝtrumpojn kaj siajn pantoflojn; poste li iras al sia tualettablo. Tie, li prenas la akvokruĉon kaj verŝas akvon en la pelveton. Post tio, li trempas la spongon en la akvon kaj purigas sian vizaĝon, siajn orelojn kaj sian kolon. Kiam Julo sin tiel lavis, li viŝas sin per manviŝilo, brosas kaj kombas la harojn per harbroso kaj kombilo. Li neniam forgesas brosi la dentojn per dentbroso kaj pulvero aŭ dentakvo, kaj poste gargari la buŝon per iom da akvo. Fine li devas lavi siajn manojn, Li frotas ilin forte per sapo kaj li brosas zorge siajn ungojn per la ungobroso. Nun

li estas tute pura, kaj li tuj vestas sin.
QUESTIONNAIRE

1. Je kioma horo devas Julo sin levi? — 2. Ĉu li vekiĝis? — 3. Kiu vekas lin? — 4. Kion faras la servistino por veki lin? — 5. Kion faras Julo, kiam li estas vekita? — 6. Kien li rigardas, kioma horo estas? — 7. Kion li surmetas levante sin? — 8. Kien li iras por lavi sin? — 9. Diru ĉion, kion li faras sin lavante. — 10. Per kio li viŝas sian vizaĝon? — 11. Per kio li kombas kaj brosas siajn harojn ? — 12. Ĉu li forgesas lavi siajn dentojn? — 13. Kion li uzas por purigi kaj brosi la dentojn? — 14. Per kio li lavas siajn manojn? — 15. Kion li faras per la ungobroso?

GRAMMAIRE

Manières de traduire tout :

Tout signifiant chaque, chacun, se traduit par ĉiu et tous, toutes, tous les, toutes les par ĉiuj.

Ex. : Tout homme doit travailler. Ĉiu homo devas labori. — Tous étaient-ils là ? Ĉu estis ĉiuj tie? — On a fermé toutes les portes. Oni fermis ĉiujn pordojn.

Tout signifiant chaque chose se traduit par ĉio; tout ce qui par ĉio, kio et tout ce que par ĉio, kion.

Ex. : Tout est perdu. Ĉio estas perdita. — Tout ce qui est utile. — Ĉio, kio estas utila. — C'est tout ce que je voulais, Estas ĉio, kion mi volis.

Tout dans le sens de tout entier se traduit par tuta et dans le sens de tout à fait par tute.

Ex. : Cette maison est toute sa forfune. Tiu domo estas sia tula riĉeco. — ll a visité toute la France. Li vizitis tutan Francujon. — Ses habits sont tout noirs. Liaj vestoj estas tute nigraj. — La neige est toute blanche, La neĝo estas tute blanka.

REMAROUE : Tout à coup se traduit par subite ou tuj; tout d'un coup par per unu fojo ; toutefois par tamen et

toutes les fois que par ĉiufoje kiam.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Miaj fratinoj estis tute surprizitaj. Ĉiu lernanto havas siajn kajerojn. La folioj de la arboj defalas ĉiujare. Nomu ĉiujn literojn de tiu vorto. Viaj manoj estas tute malpuraj. Ĉio, kion vi faros, estos bone farita. Metu ĉiujn viajn librojn en vian sakon. Ĉiuj sonoriloj sonoris. La vetero estas tule griza kaj pluvema. Ĉiufoje kiam mia kuzo venas, ni promenas kune. Ĉu vi lernis ĉiujn viajn lecionojn? Ĉu vi faris tutan vian taskon? La herbaro estas jam tute seka. Ĉiu sezono havas siajn plezurojn. Mi legis ĉiujn librojn, kiujn vi prunte domis al mi. La kuracisto havis tute nigrajn vestojn. Ne eltrinku vian glason per unu fojo. Subite la tondro ekbruis. Subite silento fariĝis. Ĉiufoje kiam mi vidas novan libron esperantan, mi aĉetas ĝin.

THÈME

Tout a un commencement et une fin. On ne pense pas toujours à tout. Tout pour moi et rien pour les autres, disent les égoistes. Est-ce tout ce que vous désirez? Tout ce qui brille n'est pas or. Cet homme a perdu tout son argent. Le vent a soufflé toute la nuit, Toutes les pommes sont tombées des arbres. J'ai vu hier tous mes amis. Vous êtes tout pâle; êtes-vous malade? Il est tout heureux et tout fier de (pro) son succès. Personne ne peut apprendre toutes les langues vivantes. Tout le monde peut apprendre l'esperanto, qui est la langue auxiliaire universelle. Elle est toute simple et toute facile. Jules doit se lever tous les jours à six heures. Tous les matins on est obligé de le réveiller, car il ne se réveille jamais. Tout à coup le ciel se couvrit de nuages tout noirs, mais le vent les dispersa tout d’un coup. Ne dépensez pas votre argent tout d’un coup.