Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 30

TRENTIÈME LEÇON

Manières de traduire : plus et moins.

La vestoj.

Ni surmetas vestojn por kovri nian korpon kaj ŝirmi ĝin kontraŭ malvarmo kaj varmo. En somero ni vestiĝas malpeze kaj en vintro varme. La somervestoj estas ĝenerale el tolo aŭ el katuno, kaj la vintrovestoj estas el lano. La sinjorinoj uzas ankaŭ vestaĵojn el veluro kaj silko.

La pantalono, la veŝto, la ĵaketo, la jako, la redingoto estas viraj vestoj. La jupo, la subjupo, la robo estas virinaj vestoj. En vintro la viroj surmetas ankaŭ surtuton aŭ superveston kaj la sinjorinoj peltan mantelon kaj mufon. La virinaj vestoj estas ornamitaj per brodaĵoj, rubandoj kaj puntoj.

La tajloro faras la virajn vestojn, kaj la kudristo aŭ kudristino la virinajn vestojn. La tajloro mezuras, tranĉas la ŝtofon per tondiloj kaj kudras la vestojn per kudrilo kaj fadeno. Li faras la butontruojn kaj kudras la butonojn kaj poŝojn ; antaŭ ol liveri al ni vestojn, li provas ilin kaj gladas ilin per gladilo.

Ni aĉetas la ĉemizojn, kolumojn, ŝtrumpojn kaj ŝtrumpetojn, la ŝelkojn, kravatojn, gantojn kaj ŝtrumpligilojn ĉe la ĉemizisto, kaj la ŝuojn, la pantoflojn, la botojn ĉe la ŝuisto.

Sur la kapo ni metas ĉapelon, en somero pajlan ĉapelon, kaj en vintro feltan aŭ silkan ĉapelon. La ĉapelisto faras la virajn ĉapelojn, kaj la modistino la virinajn ĉapelojn. La knaboj uzas kutime ĉapon. La virinoj uzas ankaŭ juvelojn el oro aŭ arĝento kun perloj, diamantoj kaj aliaj gemoj.

QUESTIONNAIRE

1. Por kio ni surmetas vestojn? — 2. Kiamaniere ni nin vestas en somero ?... en vintro? — 3. El kio estas faritaj niaj someraj vestoj? — 4. Ĉu la vintraj vestoj estas ankaŭ el tolo? — 5. Kiu surmetas vestojn el silko kaj el veluro? — 6. Nomu kelkajn virajn vestojn. — 7. Kiujn vestaĵojn havas la sinjorinoj en vintro? — 8. Per kio estas ornamitaj la sinjorinaj vestoj? — 9. Kiu faras la virajn vestojn? — 10. Kion faras la kudristo kaj la kudristino? — 11. Diru, kion faras la tajloro por fabriki veston? — 12. Por kio li tranĉas la ŝtofon? — 13. Kion li bezonas por kudri? — 14. Kiom da poŝoj vi havas sur via veŝto? — 15. Kiom da butonoj sur via jako? — 16. Kion faras la tajloro antaŭ ol liveri la vestojn? — 17. Kion ni aĉetas ĉe la ĉemizisto? - 18. Kion ni surmetas sur la kapon? — 19. Kiu faras la sinjorinajn ĉapelojn? — 20. Kiel oni nomas tiun, kiu faras la virajn ĉapelojn ? — 21. Kiu surmetas kutime ĉapon?

GRAMMAIRE

Manières de traduire plus et moins :

Plus, employé seul, se traduit par pli multe et le plus par la plej multe ou plej multe.

Ex. : Il a dit plus encore. Li diris ankoraŭ pli multe. — C'est lui qui a gagné le plus. Li gajnis plej multe.

Plus... que se traduit par pli... ol; plus de... que par pli da ou pli multe da... ol et plus de... que de par pli da ou pli multe da... ol da.

Ex. : Il est plus grand que son frère. Li estas pli granda ol lia frato. — J'ai plus de livres que vous. Mi havas pli multe da libroj ol vi. — Il promit plus de beurre que de pain. Li promesis pli da butero ol da pano. Le plus possible se traduit par kiel eble plej multe; le plus de... possible par kiel eble plej multe da...

Ex. : Marchez le plus possible, Marŝu kiel eble plej multe. — Prenez le plus d’eau possible. Prenu kiel eble plej multe da akvo. — Combiné avec un adjectif ou un adverbe le plus possible se traduit par kiel eble plej suivi de l'adjectif.

Ex. : Le plus tôt possible. Kiel eble plej frue. — Le plus grand possible. Kiel eble plej granda.

— Les locutions ne... plus, non plus, au plus, de plus ou en plus, de plus en plus et plus... plus se traduisent respectivement par ne plu ou jam ne, nek ankaŭ, pleje, pli kaj pli, ju pli... des pli. Ex. : Je n'ai plus faim. Mi ne plu (jam ne) malsatas. — Je n'ai pas soif non plus. Nek mi soifas ankaŭ. — Il devient de plus en plus riche. Li iĝas pli kaj pli riĉa. — Plus on apprend, plus on sait. Ju pli oni lernas, des pli oni scias.

— Remarquez la différence entre plus tôt, pli frue et plutôt, prefere, pli vole (ol).

— Pour traduire les locutions correspondantes formées avec moins, on fait précéder les mots plej, pli ou multe du préfixe mal, qui marque le contraire.

Ex. : Buvez le moins du vin possible. Trinku kiel eble malplej multe da vino. - J'ai moins d'amis que lui. Mi havas malpli multe da amikoj ol li.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Johano estas pli forta ol Georgo. Ŝi kuras pli rapide ol vi. La ĉevalo estas malpli forta ol la kamelo. Mia frato amas sian filon pli ol sian filinon. La elefanto estas la plej granda kaj la plej forta el la bestoj. Georgo estas la malplej kuraĝa knabo en la lernejo. Vi estas la malplej laboremaj el ĉiuj lernantoj. Ju pli mi lin konas, des pli mi lin estimas. Ju malpli mi manĝas, des pli mi trinkas. Ju malpli oni trinkas, des malpli oni soifas. Ju pli mi lin vidas, des malpli li plaĉas al mi. Ju pli la vintro alproksimiĝas, des pli estas malvarme. Tiu ŝtofo enhavas pli da kotuno ol da lano. La tagoj fariĝas pli kaj pli mallongaj. Venu kiel eble plej baldaŭ. Li leviĝas kiel eble plej malfrue. Parizo enhavas malpli da loĝantoj ol Londono. Ĉu vi deziras iom pli da viando? Mi dankas, mi ne deziras pli da ĝi. Kiam ni alvenis, neniu jam tie estis. Mi ne faros unu paŝon plu. Li promesas, ke li ne faros plu tion. Mi lin amas pli kaj pli. La infanoj ordinare pli preferas ludi, ol labori. La malsanulo ne vivos pli ol unu tagon. Kiam vi revenos, li ne plu vivos.

THÈME

Vous avez beaucoup de cravates, mais mon ami (en) a plus. Charles travaille plus que son frère, mais Louise travaille le plus. Les habits de laine sont plus chauds que les habits de coton. Ses yeux étaient plus grands que son estomac. Apprenez le plus possible pendant que vous êtes jeunes. Écrivez-lui le plus tard possible. Son frère n'avait plus d'argent et lui non plus. Donnez-moi deux ou trois feuilles de plus. Ils étaient au plus une vingtaine, mais au moins une quinzaine. Cette chambre est moins grande que la mienne; c'est la moins grande de l'appartement. Il a choisi le plus petit possible. Le temps devenait de plus en plus mauvais et nous sortions de moins en moins. Plus les hommes travaillent, plus ils sont heureux. On ne voit plus monsieur Martin; est-ce qu'il serait malade ? Ayez le moins d'amis possible, mais qu'ils soient les meilleurs possible.