Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 29

VINGT-NEUVIÈME LEÇON

Manières de traduire : Aussi, tant, autant.

La trinkaĵoj.

Ni trinkas por kvietigi nian soifon. Tio, kion ni trinkas, nomiĝas trinkaĵo. Ni trinkas ĉiuspecajn trinkaĵojn ; la unuj estas varmaj, la aliaj malvarmaj.

En la matenmanĝo ni trinkas teon kun lakto aŭ sen lakto, kafon kun lakto, kakaon aŭ ĉokoladon. En la tagmanĝo ni trinkas vinon kun akvo ordinara aŭ minerala, En kelkaj landoj oni trinkas pomvinon, kaj en aliaj bieron. Se ni soifas inter manĝoj, ni trinkas bieron aŭ akvon kun siropo.

La akvo pura estas la plej bona kaj plej sana el ĉiuj trinkaĵoj. Ĝi estas ankaŭ la sola sen kiu ni ne povas vivi. Oni prenas ĝin el la fonto, sed oni aĉetas la vinon kaj la pomvinon ĉe la vinvendisto, la bieron ĉe la bieristo aŭ bierfaristo.

Estas ruĝa kaj blanka vino, hela aŭ blonda, malhela aŭ bruna biero. La ĉampano estas ŝaŭmanta vino, La vino, la biero kaj la pomvino estas konservataj en bareloj.

Oni alportas la akvon en karafo, la vinon en botelo kaj la kafon en kruĉo. Ni trinkas la ĉampanon el kaliko, la vinon el glaso kaj la kafon el taso.

Estas ankaŭ aliaj trinkaĵoj, ekzemple : brando, konjako, rumo, viskio, ĉerizbrando. Tio estas alkoholaj trinkaĵoj kaj ne estas bonaj por la sano.

Oni devas esti sobra; la malsobreco estas malvirto

kaj kondukas al malsano.
QUESTIONNAIRE

1. Pri kio estis la temo de tiu ĉi leciono? — 2. Kion oni nomas trinkaĵo? — 3. Kion ni trinkas matene? — 4. Kiujn trinkaĵojn ni trinkas dum la tagmanĝo? — 5. Kion ni trinkas, se ni soifas inter la manĝoj? — 6. Kiu estas la plej saniga el ĉiuj trinkaĵoj? — 7. Ĉu ni povas neuzi tiun trinkaĵon? — 8. Kie ni trovas la akvon ? — 9. Kiu vendas al ni vinon kaj pomvinon? — 10. Kiu vendas al ni la bieron ? — 11. Ĉu vi preferas ruĝan aŭ blankan vinon? — 12. Kio estas la ĉampano? — 13. En kio oni konservas la vinon? — 14. En kio oni alportas la akvon? — 15. Kiun trinkaĵon oni alportas en kruĉo? — 16. El kio ni trinkas la vinon? — 17. El kio ni trinkas la kafon? — 18. Ĉu la alkoholaj trinkaĵoj utilas al la sano? — 19. Nomu kelkajn alkoholajn trinkaĵojn.

GRAMMAIRE

Manières de traduire aussi, tant, autant :


Aussi se traduit par ankaŭ quand il signifie en outre et par tial quand il signifie c'est pourquoi.

Ex. : Nous avons des pommes et aussi des poires. Ni havas pomojn kaj ankaŭ pirojn. — Aussi n'est-il pas venu. Tial li ne venis.

Aussi... que se traduit par tiel... kiel.

Ex. : Je ne suis pas aussi grand que mon frère. Mi ne estas tiel granda, kiel mia frato.

Si... que se traduit par tiel.. ke.

Ex. : Le temps était si mauvais que je n'ai pu venir. La vetero eslis liel malbela, ke mi,ne povis veni.

Comparez : Aussi tôt, tiel frue et aussitôt, tuj.

Tant se traduit par tiom. Suivi de de il se traduit par tiom da

Ex. : Il a tant plu que je n'ai pas pu sortir. Pluvis tiom, ke mi ne povis eliri. — J'ai tant de livres, que je ne sais où les mettre. Mi havas tiom da libroj, ke mi ne scias kien meti ilin. — Les locutions tant mieux, tant pis, tant que se traduisent respectivement par des pli bone, des pli malbone, dum ou tiel longe kiel.

Ex.: Tant que je vivrai, Dum mi vivos, ou : tiel longe, kiel mi vivos.

Autant, employé seul, se traduit par tiel multe; autant de, par tiom da; autant de... que (de) par tiom da... kiom (da) ; et autant... que par tiom... kiom.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Mi ne havas tiom da libroj, kiom mia onklo. Ĉu via frato ankaŭ forestas? Ĉu via frato ankoraŭ forestas? Paŭlo fervore laboris; tial li estos rekompencata. Parizo ne estas tiel granda kiel Londono. Mi tiom foliis mian esperantan vortareton, ke ĝi estas tute malpura. La vetero estas tiel malvarma, ke oni devis ekbruligi la fajron, Via kuzo estas tiel mallaborema, ke li ne ankoraŭ komencis sian taskon. Tiu tranĉileto tranĉas tiel malbone, ke mi ne povis pintigi mian krajonon. Estas tiom da silaboj en la vorto « sonorilo » kiel en la vorto « servistino », sed la lasta enhavas pli da literoj. Ĉu vi havas tiom da floroj en via ĝardeno, kiel ni? La rozo ne daŭras tiel longe, kiel la krizantemo. La ĝardenisto ne plantis tiom da pomujoj, kiom da pirujoj. Tiel longe kiel mi vivos, mi estos danka al li. Dum tiu sinjoro ĉeestos, mi ne eniros. Petro ne estas tiel atenta, kiel Paŭlo. La vintro ne estas tiel agrabla kiel la somero. Mi ne vojaĝis tiom, kiom mia frato. La knabinoj ne estas tiel fortaj, kiel la knaboj.