Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 28

VINGT-HUITIÈME LEÇON

Manières de traduire : beaucoup, peu.

La malkara vespermanĝo.

1. ANTAŬ LA MANĜO.

La gasto. — Sinjoro gastigisto, ĉu mi povas vespermanĝi ĉe vi por mia mono?

La gastigisto. — Certe, sinjoro. Kion vi deziras manĝi? Unue supon ?

La gasto. — Jes. Mi manĝos kun plezuro bonan supon.

La gastigisto. — Poste pecon da bovo kun legomoj. Kian rostaĵon vi preferas? Ni havas bovidrostaĵon kaj ŝafrostaĵon.

La gasto. — Mi preferas la ŝafrostaĵon, kaj se vi volos doni al mi poste iom da fromaĝo kaj fruktojn por la deserto, mi manĝos kiel princo. Ĉu mi povas havi ankaŭ botelon da vino kaj tason da kafo por mia mono ?

La gastigisto. — Sendube, sinjoro, kaj mi havas bonegan vinon. Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon ?

La gasto. — En somero, mi preferas la blankan vinon.

La gastigisto. — Bonvolu sidiĝi ĉe tiu ĉi tablo,

sinjoro ; la kelnero servos tuj al vi.
2. POST LA MANĜO

La gastigisto. — Ĉu vi bone vespermanĝis, sinjoro?

La gasto. — Tre bone, sinjoro gastigisto, kaj jen estas mia mono.

La gastigisto. — Kiel! Kvindek centimoj? Vi ŝuldas al mi kvin frankojn, sinjoro. Jen la kalkulo.

La gasto. — Kvin frankoj ! Pardonu, sinjoro gastigisto, mi ne petis de vi manĝon por kvin frankoj, sed por mia mono. Jen ĝi, mi ne havas pli da ĝi.

La gastigisto. — Mi vidas, ke vi estas petolulo, kaj vi meritus koniĝi kun la polica komisaro. Sed mi donacas al vi vian vespermanĝon, kaj mi eĉ aldonas moneron da du frankoj. Vi nur ne parolos eĉ unu vorton pri la afero, kaj iros alian fojon ĉe mian najbaron, la gastigiston de la « Blanka Urso. »

La gasto. — Via najbaro de la « Blanka Urso!» sed mi tagmanĝis ĉe li, kaj ĝi estas li, kiu sendis min al vi.

QUESTIONNAIRE

1. Kion oni rakontis tie ĉi supre? — 2. Pri kio la kliento demandas la hoteliston aŭ la gastigiston ? — 3. Kion la gastigisto donas al li por manĝi? - 4. Kial li ne donis al li bovidan rostaĵon? — 5. Kian deserton li petis? — 6. Kion li petis por trinki? — 7. Ĉu la gastigisto havis bonan vinon ? — 8. Kion preferis la kliento ? Ĉu ruĝan aŭ blankan vinon? — 9. Kiu servis al la kliento? — 10. Kiom da mono donis la kliento? — 11. Ĉu la gastigisto estis kontenta? — 12. Kiom petis la gastigisto por la manĝo? — 13. Kion klarigas al li la kliento? — 14. Kion fine faris la gastigisto? — 15. Kion li konsilas al la kliento?

— 16. Ĉu la kliento povis iri al lia najbaro?
GRAMMAIRE

Manières de traduire beaucoup, peu :

Beaucoup, employé seul, se traduit par multe ; suivi de de il se traduit par multe da ou multaj.

Ex. : Avez-vous mangé beaucoup ? Ĉu vi manĝis multe ? — Nous avons bu beaucoup de bière. Ni trinkis multe da biero, — Ils ont beaucoup d’amis. Ili havas multajn amikojn.

Peu, employé seul, se traduit par malmulte et peu de par malmulte da ou malmultaj.

Ex. : Comme vous mangez peu ! Kiel vi manĝas malmulte ! — Il est peu appliqué. Li estas malmulte laborema. — Il y a peu d’eau dans la carafe. Estas malmulte da akvo en la karafo. — Peu de livres sont aussi instructifs. Malmultaj libroj estas tiel instruaj.

Un peu se traduit par iom, un peu de par iom da et peu à peu (petit à petit) par iom post iom.

Ex. : Je comprends un peu. Mi komprenas iom. — Mangez un peu de viande. Manĝu iom da viando. — Les jours grandissent peu à peu. La tagoj pligrandigas iom post ion. — Petit à petit l’oiseau fait son nid. Iom post iom la birdo faras sian neston.

LEXICOLOGIE

Mono, monnaie ; monero, pièce de monnaie ; hajlo, grêle ; hajlero, grêlon ; neĝo, neige ; neĝero, flocon de neige ; fajro, feu ; fajrero, étincelle ; greno, blé ; grenero, grain de blé.

Le suffixe er indique l’élément, la parcelle, l’unité partielle.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Mi fartas multe pli bone de kiam (depuis que) mi manĝas multe da legomoj kaj malmulte da viando. Ĉu vi deziras ankoraŭ iom da pano ? Mi dankas, mi havas sufiĉe da ĝi. Neniu amiko vizitis min, dum mi estis malsana. Esperanto faras multajn progresojn de (depuis) kelkaj jaroj. Ne estas plu sufiĉe da inko en la inkujo. Estis tro da vinagro en la salato. Estas multe malpli da reguloj en la esperanta gramatiko ol en la gramatiko de ia ajn alia lingvo; tial neniu lingvo estas tiel facila kiel esperanto. Esperanto estas ankaŭ multe pli fleksebla ol la aliaj vivantaj lingvoj. Falis tiun ĉi nokton iom da neĝo, kaj la vetero fariĝas iom malvarma. Mia onklo havas multajn librojn. Nia ĝardeno donis al ni tiun ĉi jaron malmulte da fruktoj sed multe da legomoj. Ne estas multaj domoj en la vilaĝeto. La arbo grandiĝas iom post iom. Ĉu via kuzo multe laboras ?

THÈME

Ce livre me plait beaucoup. J'ai lu beaucoup de livres, mais j'en ai trouvé peu (d')aussi instructifs. Donnez-moi encore un peu de cetle viande. Cette année il n'y a pas beaucoup de monde au bord de la mer. Nous mangeons beaucoup de légumes et nous buvons très peu. Peu de personnes savent cela. Comprenez-vous déjà un peu la langue esperanto ? En automne les jours diminuent peu à peu. Avez-vous beaucoup de pièces de monnaie comme celle-ci? Je vous prie de ne pas dire un mot de cette affaire. L'aubergiste comprit que le client était (est) un farceur. Cher ami, je n'ai que peu d'argent, je ne peux pas payer cinq francs pour un diner. Après mon diner je bois toujours une tasse de café. Quel vin préférez-vous ? Préférez-vous le rôti de veau ou le rôti de mouton ? J'aime les deux (ambaŭ) mais je préfère le rôti de boeuf.