Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 27

VINGT-SEPTIÈME LEÇON

Conditionnel. — Manières de traduire : si.

Se mi estus riĉa.

Se mi estus riĉa, mi havus sur la deklivo de ombrita monteto malgrandan vilaĝan domon, blankan kun verdaj fenestrokovriloj. Kvankam pajla tegmento estas en ĉiu ajn sezono la plej bona, mi preferus la tegolon tial, ke ĝi havas mienon pli puran kaj pli gajan, ke oni ne kovras alimaniere la domojn en mia lando, kaj ke tio memorigus al mi la tempon de mia juneco. Se mi estus riĉa, mi havus anstataŭ kortego birdkorton kaj anstataŭ ĉevalejo bovinejon (aŭ bovstalon) por ke mi havu lakton, kiun mi amas multe. Mi havus legomoĝardenon anstataŭ florĝardeno kaj anstataŭ parko beletan fruktoĝardenon.

Se mi estus riĉa, mi kunvenigus tien kelkajn bonajn amikojn kiuj ŝatus la kamparajn plezurojn. Tie ĉiuj niaj manĝoj estus festenoj. La manĝoĉambro estus ĉie; oni havus la herbetaron por tablo kaj por seĝoj; la randoj de la fonto utilus (aŭ servus) por telermeblo, kaj la deserto pendus de la arboj. Por ke ni estu niaj mastroj, ni ne havus servistojn, kiuj kalkulus la pecojn de niaj manĝaĵoj kaj lasus nin atendi, por amuzi sin. Ĉiu mem servus al si.

Se okazus ia vilaĝa festo, mi tien ĉeestus inter la unuealvenantoj. Se ia edziĝo fariĝus en mia najbaraĵo, oni scius, ke mi amas la ĝojon, kaj mi estus invitita. Mi alportus al liuj bonaj homoj ian donacon simplan, kiel ili, kaj mi trovus interŝanĝe la malkaŝemon kaj la veran plezuron. Mi vespermanĝus ĉe ilia tablo, mi kantus kun ili, kaj mi dancus en ilia garbejo pli volonte ol en la opera balo.

QUESTIONNAIRE

1. Kian domon vi havus se vi estus riĉa? — 2. Kial vi preferus tegolan tegmenton? — 3. Kion memorigus al vi tia tegmento ? — 4. Kion vi havus anstataŭ kortego ? — 5. Kial vi havus bovinejon anstataŭ ĉevalejon ? - 6. Ĉu vi havus florĝardenon aŭ parkon? — 7. Kiajn amikojn vi invitus? — 8. Kie estus via manĝoĉambro ? — 9. Kion vi havus anstataŭ tablo kaj seĝoj ? — 10. Kial vi ne havus servantojn? — 11. Kion vi farus se estus ia vilaĝa festo? — 12. Kial vi estus invitita, se fariĝus ia edziĝo en via najbaraĵo ? — 13. Kion vi alportus al tiuj bonaj homoj ? — 14. Kion vi farus ĉe tia okazo?

GRAMMAIRE

Se mi estus riĉa, mi havus malgrandan domon.

— La desinence us ajoutée au verbe indique le conditionnel.

— En esperanto le conditionnel traduit non seulement le conditionnel français, mais aussi l'imparfait après la conjonction si.

Ex. : Se mi vidus lin, mi dirus al li... Si ĵe le voyais je lui dirais...

Manières de traduire si :

— Si conditionnel se traduit par se.

Ex.: S'il venait, je vous préviendrais. Se li venus, mi informus vin. — S'il était venu, je vous aurais prévenu. Se li estus veninta, mi estus informinta vin.

— Dans le sens de tellement, si se traduit par tiel.

Ex. : Le temps était si mauvais! La vetero estis tiel malbona !

— Après un verbe, si se traduit par ĉu.

Ex. : Demandez-lui s’il viendra. Demandu al li, ĉu li venos.

Remarque : Si affirmatif, dans le sens de oui,

se traduit par jes, jes ja, ja vere.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Se mi estus sana, mi estus feliĉa. Mi ĝin farus, se mia patro ĝin permesus. Li min frapus, se li ne timus. Mi vizitus lin, se li tion dezirus. Se la suno brilus, la vetero estus pli varma. Se pluvos, ni ne promenos. Se vi vidos Petron, diru al li, ke li aĉetu tiun libron. Se la lernantoj ne laboras, ili ne progresas. Se la lernantoj ne laborus, ili ne progresus. Se mi lin renkontus, mi ne povus lin rekoni. Se mi povus, mi aĉetus la tutan verkaron de Zamenhof. Se vi atente aŭskultus, vi komprenus tion, kion mi diras. Se vi forgesos, vi estos punita. Mi ne scias, ĉu via patro estas hejme. Demandu lin, ĉu li povas atendi kelkajn minutojn. Mi estus tre kontenta se mi scius esperanton. Se mi scius esperanton, mi ne bezonus lerni aliajn lingvojn. Demandu vian amikon, ĉu li volas lerni esperanton. Ĉu vi rekonus min, se vi vidus min sen mia barbo?

THÈME

Nous nous promènerions si le temps n'était pas si mauvais. S'il ne pleuvait pas en été, la terre se dessécherait. Cet homme ne serait pas si malheureux s'il avait travaillé pendant sa jeunesse. Si ces enfants étaient sages et s'ils travaillaient mieux, leurs parents seraient contents et heureux. Nous n’achèterions pas le pain chez ce boulanger, s'il n'était pas toujours très bon. Pouvez-vous me dire si monsieur votre père est à la maison ? Si je le savais je vous le dirais. Si vous aviez faim, mon petit ami, vous ne trouveriez pas votre pain amer. Cet appartement me plairait, s'il avait une chambre de plus (plie). Demandez à votre ami s'il veut revenir avec nous. J'ai bien soif; je boirais avec plaisir un verre d'eau fraiche. Si jeunesse savait, si vieillesse pouvait, dit un vieux proverbe.