Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 3

TROISIÈME LEÇON

Signe du pluriel.

La lernejoĉambro.

I

unu, un jen, voilà, voici, là
du, deux supre, en haut
oni, on ĉiam, toujours
apud, à côté de tie,
tra, à travers tre, très

Tiu ĉambro estas granda kaj bela ; ĝi estas tre alta kaj tre hela. Tio estas bela ĉambro. Supre estas la plafono, kaj malsupre la planko. Jen tie ĉi muro kaj jen tie fenestro. En la muroj estas unu pordo kaj du fenestroj. La plafono estas blanka, kaj la muroj estas grizaj. La planko devas ĉiam esti pura.

Jen la pordo ; gi estas alta, larĝa kaj firma. Tio ĉi estas la seruro kaj la ŝlosilo La seruro kaj la ŝlosilo estas ankaŭ firmaj. La fenestroj estas grandaj. Tio estas la kadro, kaj tio estas vitraĵo. Oni vidas (voit) tra la vitraĵoj. La vitraĵoj estas travideblaj aŭ diafanaj.

Tio ĉi estas la nigra tabulo. Estas du nigraj tabuloj en tiu ĉambro. La kreto kaj la spongo estas en la skatolo apud la nigra tabulo. La spongo estas la mola kaj flava. La kreto estas malmola kaj blanka.

II

je, à (voir grammaire p.9) tri, trois
ili, ils, elles iom, un peu
nur, seulement multe da, beaucoup de

Jen tie ĉi landkarto, kaj jen bela bildo. Estas multe da landkartoj kaj bildoj en tiu ĉambro. Tiuj landkartoj kaj tiuj bildoj estas kroĉitaj je la muroj. Tio ĉi estas lampo kun lumŝirmilo. Estas tri lampoj en la ĉambro. Ili ne estas gasaj lampoj, ili estas elektraj lampoj. La elektraj lampoj lumigas (éclairent) tre bone.

Tio ĉi estas benko, kaj tio estas tablo. La benkoj kaj la tabloj estas sur la planko. La lernantoj sidas (sont assis) sur la benkoj. La tabloj estas iom deklivaj. Inkujoj estas fiksitaj en la tabloj. Tri inkujoj estas fiksitaj en tiu granda tablo, kaj nur unu inkujo estas fiksita en tiu malgranda tablo.

QUESTIONNAIRE

kie. où ?

kiu, qui, quel, lequel?

kiom da, combien de ?

kia, quel, de quelle espèce, de quelle façon.

1. Kiel (ou: kia) estas tiu ĉambro? — 2. Kie estas la plafono? — 3. Kio estas malsupre? — 4. Kio estas je la muroj? — 5. Kiel (ou : kia) devas ĉiam esti la planko? - 6. Ĉu estas seruro je la pordo? — 7. Ĉu la ŝlosilo estas en la seruro? — 8. Kiuj estas la partoj de la fenestro? — 9. Kiel (ou: kiaj) estas la vitraĵoj? — 10. Kiel (ou: kiaj) estas la nigraj tabuloj? — 11. Kie estas la kreto kaj la spongo? — 12. Kio estas ankaü kroĉita je la muro? — 13. Kiom da lampoj estas en tiu ĉambro? — 14. Ĉu ili estas elektraj aû gasaj lampoj? — 15. Kie estas la benkoj kaj la tabloj? — 16. Cu la inkujoj estas sur la tabloj? — 17. Kiom da inkujoj estas en tiu ĉi granda tablo?

GRAMMAIRE

Tiuj nigraj tabuloj estas kroĉitaj je la muroj.

— L'adjectif, le pronom et le participe s'accordent en avec le substantif.

— Le pluriel est marqué par un j qui ne déplace pas l'accent et se prononce comme un i bref. (Voir prononciation p.VIII)

— La préposition je n'a pas de sens fixe, c'est une sorte de passe-partout qu'on emplois quand aucune autre préposition ne rend exactement l'idée qu'on veut exprimer.

Exercices oraux ou écrits.

Mettez au pluriel :

La nova inkujo estas bela. Sur la ronda tablo estas ruĝa kaj blua krajono. Tiu nova seĝo ne estas tre bela. Malnova plumo ne estas ĉiam malutila objekto. Tiu malgranda ĉambro estas tre hela. Ĉu la plafono de tiu ĉambro ne estas tre alta? Kie estas la ŝlosilo de tiu pordo? La skatolo estas plena je kreto. Tiu granda inkujo estas peza. Tiu gasa lampo estas malnova. Tiu benko ne estas alta, ĝi estas tre malalta. La landkarto estas nova kaj bela. Ĉu tiu fenestro estas granda aŭ malgranda?

Mettez au singulier :

Tiuj fenestroj ne estas larĝaj: ili estas ankaŭ tre malaltaj. La plafonoj de tiuj ĉambroj ne estas altaj. Tiuj krajonoj estas ruĝaj; kie estas la bluaj krajonoj? La pordoj ne estas travideblaj, sed la vitraĵoj estas travideblaj. La nigraj tabuloj estas kvadrataj. Ĉu la muroj de tiuj ĉambroj estas tre dikaj? Tiuj novaj plumingoj estas tre belaj kaj tre bonaj. Kie estas la malnovaj liniiloj kaj la novaj krajonoj? Ili estas sur la tabloj antaŭ la benkoj. Ĉu estas elektraj lampoj en tiuj lernejoĉambroj? Ne, sinjoroj, estas gasaj lampoj. Ĉu la lampoj estas kroĉitaj je la muroj aŭ je la plafonoj?

THÈME

Les bancs sont-ils longs ou courts ? Les portes sont-elles larges ou étroites ? Ces chambres sont-elles grandes ou petites ? Les fenêtres ne sont pas hautes, elles sont basses. Dans ces grandes chambres il y a des bancs et des chaises. Les élèves sont assis sur les bancs derrière les tables. Qui est assis dans la chaire ? Les tableaux noirs sont accrochés au murs. Dans une boîte à côté des tableaux noirs il y a de la craie et une éponge. La craie est dure et blanche. Les éponges ne sont pas dures, elles sont molles. Cette craie est humide, elle n'est pas bonne. Aux murs sont accrochées des cartes géographiques et des images. Ces cartes sont très belles. Trois lampes électriques éclairent cette chambre. Elles sont accrochées au plafond.

Phrases usuelles.
Bonjour, monsieur, madame. Bonan tagon, sinjoro, sinjorino.
Bonsoir, mademoiselle, mon cher ami. Bonan vesperon, fraŭlino, mia kara amiko.
Comment vous portez-vous ? Kiel vi fartas?
Très bien : et vous ? Tre bone: kaj vi?
Je suis très content de vous voir. Mi estas tre kontenta vidi vin