Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 4

QUATRIÈME LEÇON

Présent et impératif. — Accusatif.

La libro.


ĉiu, chaque, tout ke, que (conjonction)
mi, je nun, maintenant

Tio estas nova libro. Mi montras la novan libron. Tiu nova libro estas sur la katedro. Mi prenas tiun novan libron. Tio estas la dorso de la libro. Tio estas la dorso de la libro, kaj tio ĉi estas la tranĉajo. Tiu libro havas dorson kaj tranĉajon. Tio estas esperanta libro. Mi fermas tiun esperantan libron, Kaj nun mi malfermas ĝin. Tio estas unu folio. Tiu libro havas multe da folioj (aŭ: multajn foliojn). Mi folias la libron. Tio estas unu paĝo. La folio havas du paĝojn. Supre de la paĝo estas numero. Mi vidas la numeron. « Libro » estas vorto. « Tio » estas ankaŭ vorto. Sur la paĝo estas multaj vortoj. Mi silabas la vorton « libro » (lo, i bo, ro, o). « Li» estas silabo. La vorto «libro» havas du silabojn. Mi akcentas aŭ plilaŭtigas la silabon «li». En Esperanto oni ĉiam akcentas la antaŭlastan silabon. « L(lo) » estas litero; ĝi estas konsonanto. «I» estas ankaŭ litero, sed ne estas konsonanto, ĝi estas vokalo. La vorto « libro » havas du vokalojn kaj tri konsonantojn ; ĝi havas kvin literojn. Tio estas linio. Mi montras unu linion. Estas multe da linioj ( : multaj linioj) sur tiu paĝo. Multaj linioj formas unu paragrafon. Mi legas unu paragrafon. Nun, Henriko, legu ankaŭ tiun paragrafon; elparolu bone ĉiujn literojn, kaj ne forgesu, ke la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo de la vorto.

QUESTIONNAIRE

1. Kia libro estas tio? — 2. Ĉu vi komprenas la paragrafon, kiun vi legis? — 3. Kiom da frazoj havas tiu paragrafo? — 4. Silabu la vorton esperanto— 5. Kiom da vokaloj havas tiu vorto? — 6. Kiuj estas la vokaloj? — 7. Kiuj estas la konsonantoj? — 8. Kiun silabon oni devas plilaŭtigi? — 9. Kiom da paĝoj havas la folio ? — 10. Kiom da paĝoj havas tiu libro?

GRAMMAIRE

Mi montras. La libro havas. Multaj linioj formas.

— Le présent des verbes est caractérisé par la désinence as pour toutes les personnes du singulier et du pluriel.

Prenu, montru, legu.

— L'impératif est caractérisé par la désinence u.

Tio estas nova libro. Mi montras la novan libron.

— L'accusatif est caractérisé par la lettre n. L'accusatif est le cas du complément direct du verbe. Il répond à la question qui, quoi faite après le verbe.

Exemple : Il montre le livre. QUESTION : Il montre quoi ? RÉPONSE : le livre. Dans cette phrase « le livre » est le complément direct et se met à l’accusatif : la libron.

Exercices oraux ou écrits.
VERSION

La lernantoj salutas la instruiston. La instruisto instruas la lernantojn. Karolo forgesas lerni la lecionon. Donu tiujn plumojn kaj tiujn krajonojn al la bonaj lernantoj. Metu la seĝon antaŭ aŭ post la tablo. Tiuj lernantoj elparolas bone la literojn, la silabojn kaj la vortojn. Ĉu vi komprenas ĉiujn vortojn de tiuj frazoj? Prenu la spongon kaj la kreton. Nun lernu la lecionojn kaj poste faru la taskojn.

THÈME

Prenez tous les livres. Ouvrez les livres. Apprenez les leçons. Faites maintenant les devoirs. Ecrivez les phrases suivantes. Fermez la porte et les fenêtres. Comprenez-vous ce mot ? Le maître donne aux élèves du papier, des plumes et de l'encre. J'apprends l’esperanto. Les élèves ne parlent pas encore l’esperanto. Nous (ni) avons un bon maître. Il (li) parle toujours esperanto. Il ne comprend pas les mots. Les lampes éclairent la salle. En Esperanto on accentue toujours l'avant-dernière syllabe. Montrez le tableau noir. Accrochez cette image au mur. Nous avons de belles cartes géographiques neuves dans l'école. Combien de livres avez-vous ? Quels (kiaj) livres avez-vous ? Quels (kiuj) sont les élèves qui (kiuj) apprennent l'esperanto ?

Phrases usuelles.
Je ne vous ai pas vu la semaine dernière. Mi ne vidis vin la lastan semajnon.
J'espère vous voir la semaine prochaine. Mi esperas vidi vin la proksiman semajnon.
Voulez-vous parler esperanto. Ĉu vi volas paroli esperante?
Me comprenez-vous ? Ĉu vi komprenas min ?
Que signifie le mot... ? Kion signifas la vorto... ?
Comment traduisez-vous le mot... ? Kiel vi tradukas la vorton... ?