Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 23

VINGT-TROISIÈME LEÇON

Aller, venir de — soit, tantôt, ni.

La trunko kaj la membroj.

La trunko de mia korpo estas kunigita kun la kapo per la kolo. La antaŭaĵo de la kolo nomiĝas la gorĝo, kaj la postaĵo la nuko.

La trunko enhavas antaŭe la ŝultrojn, la bruston, la ventron kaj la subventron. Ĉe la du flankoj troviĝas la ripoj kaj la koksoj. Super la koksoj estas la zono aŭ talio. Post la trunko estas la skapoloj kaj la dorso. En la brusto estas la pulmoj kaj la koro, kaj en la ventro estas la hepato, la stomako kaj la intestoj. La koro batas kaj sendas la sangon en ĉiujn partojn de la korpo. La sango rondiras en la arterioj kaj en la vejnoj.

La membroj estas kvar; tio estas : du brakoj kaj du kruroj. La brakoj estas kunigitaj kun la trunko per la ŝultroj. Meze de la brakoj estas la kubutoj. Ni povas fleksi la brakojn, Fine de la brakoj estas la manoj. Ĉiu mano havas kvin fingrojn, kiuj estas ŝirmitaj per ungoj. Ni uzas la brakojn, la manojn kaj la fingrojn por labori.

La kruroj estas kunigitaj kun la trunko per la koksoj. La supro de la kruro nomiĝas femuro; super la genuo kaj malantaŭe estas la suroj aŭ tibikarnoj. Ni povas fleksi la krurojn kaj surgenuiĝi. Malsupre de la kruro estas la piedo ; ĝi enhavas la kalkanon kaj la piedfingrojn. La kruroj kaj la piedoj ebligas nin stari, paŝi, kuri, danci kaj salti. La homo, kiu ne povas uzi la krurojn, estas paralizito.

QUESTIONNAIRE

1. Per kio la kapo estas kunigita kun la trunko? — 2. Kiuj estas la diversaj partoj de la trunko ? — 3. Kie troviĝas la ripoj kaj la koksoj? — 4. Ĉu la dorso troviĝas antaŭe aŭ poste? — 5. Kie estas la talio ? — 6. Kio estas en la brusto? — 7. Diru, kion vi scias pri la koro. — 8. Kiom da membroj vi havas? — 9. Kio kunigas la brakojn kun la trunko? — 10. Kio estas la kubutoj? — l1. Kiom da fingroj vi havas en ĉiu mano ? — 12. Per kio la fingroj estas ŝirmitaj ? — 13. Por kio utilas al ni la brakoj, la manoj kaj la fingroj. — 14. Ĉu ni povas fleksi la brakojn kaj la krurojn? — 15. Kiom da fingroj vi havas en la ambaŭ piedoj? — 16. Kion vi povas fari per la kruroj kaj piedoj? - 17. Kiel oni nomas homon, kiu ne povas uzi siajn krurojn ?

GRAMMAIRE

Aller, venir de — soit, tantôt, ni répétés.

— Les verbes français aller et venir sont souvent joints à un autre verbe et jouent le rôle d'auxiliaires. Dans ce cas aller se traduit par tuj et venir de par ĵus; l’infinitif qui suit se rend par un temps personnel, futur ou passé.

Ex. : Je vais lui écrire. Mi tuj skribos al li, — Mon auni vient d'arriver. Mia amiko ĵus alvenis.

Soit... soit se traduit par ĉu… ĉu, tantôt… tantôt par jen... jen et ni... ni par nek... nek.

Ex. : Soit aujourd'hui, soit demain. Ĉu hodiaŭ, Ĉu morgaŭ ; Le temps est tantôt beau, tantôt mauvais. La vetero eslas jen bela, jen malbela. — Il n’a ni argent, ni ami. Li havas nek monon, nek amikon.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Ni tuj lernos esperanton. Miaj amikoj ĵus eliris. Miaj haroj estis ĵus tonditaj de la frizisto (aŭ : kombisto) de mia frato. Ĉu vi kredas, ke via patrino tuj reeniros? La parolado estis ĵus finita, kiam mia kuzo alvenis. La ĉielo estas jen blua jen griza. La vetero estas jen varma jen malvarma. La vetero povas esti ĉu bela ĉu malbela, mia patro promenas ĉiutage. La instruisto estas ĉirkaŭita de la lernantoj. La maljunulo estis vestita per ĉifonoj. La generalo estis mortigita per kuglo pafita de vilaĝano. La supo estis preparita de la kuiristino. Mi ĵus legis tiun libron kaj mi tuj pruntedonos ĝin al mia kamarado. Tiu libro estis donacita al mi de mia onklino. Tiu pentraĵo estis pentrita de mia kuzo. La ĝardeno estis ĵus purigita de la ĝardenisto. Mi tuj klarigos ĝin al vi.

THÈME

Les doigts des pieds comme les doigts de la main sont protégés par des ongles. Le pauvre homme vient d'être mordu à la jambe par le chien de notre voisin. Quand nos yeux sont fermés, nous ne pouvons pas voir. Le cerveau est protégé par le crâne. Il remuait tantôt les bras, tantôt les jambes. Nous respirons par les poumons. Le menton du vieillard était couvert d’une belle barbe blanche. Je n’ai ni frères ni soeurs; je suis fils unique. Ces enfants ont de grosses joues fraîches. Nous partirons soit demain, soit après-demain. Ouvrez la bouche et montrez votre langue. Je suis heureux de vous voir: j'allais vous écrire. Le sang circule dans les veines et dans les artères. Cet homme est très laid : il a une grosse tête, de petits yeux, un long nez, une grande bouche avec de grosses lèvres et de petites oreilles.