Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 22

VINGT-DEUXIÈME LEÇON

Le participe passif.

La homo kaj la homa korpo.

La instruisto estas viro, la lernanto estas knabo; la instruistino estas virino, la lernantino estas knabino. La viro, la knabo, la virino kaj la knabino, la fraŭlo kaj la fraŭlino estas homoj.

La korpo de la homo estas kovrita per haŭto. Sub la haŭto estas la karno, la muskoloj, la nervoj kaj la ostoj. La korpo konsistas el tri partoj : la kapo, la trunko kaj la membroj.

La kapo enhavas la kranion kaj la vizaĝon. La kranio, tio estas la posta kaj la supra parto de la kapo, estas osta kesto, kiu enhavas kaj ŝirmas la cerbon ; ĝi estas kovrita per haroj brunaj, blondaj, nigraj, kaŝtankoloraj, flavruĝaj aŭ blankaj.

La vizaĝo enhavas la frunton, la okulojn, la nazon, la orelojn, la vangojn, la buŝon kaj la mentonon, La nazo estas super la buŝo; ĝi estas rekta, pinta aŭ kurba; ĝi havas du naztruojn, kaj la buŝo havas du lipojn, unu supran lipon, kaj unu malsupran lipon. La knaboj kaj la viroj havas barbon je la mentono kaj lipharojn sub la nazo. Super la okulo estas la brovoj, kiuj protektas ĝin. La okulo estas ankaŭ protektata de la okulharoj. La okulo havas la formon ovalan, tio estas formo de ovo. Ĝi prezentas parton blankan, la okulan blankaĵon, kaj rondon brunan, grizan, verdan aŭ bluan; tio estas la iriso. En la mezo estas nigra punkto : la pupilo. En la buŝo troviĝas la dentoj kaj la lango. La supro de la buŝo estas la palato kaj en la fundo estas la palata vualo kaj la gorĝo.

QUESTIONNAIRE

1. Pri kio estas la temo de tiu ĉi leciono? — 2. Kio estas homo? — 3. Kia diferenco estas inter la viro kaj la virino? - 4. De kio la korpo estas tegita ? — 5. Kio estas sub la haŭto? - 6. Kie estas lokita la kranio? — 7. De kia koloro povas esti la haroj ? — 8. Nomu la diversajn partojn de la vizaĝo. — 9. Por kio utilas aŭ servas la buŝo kaj la nazo? — 10. Ĉu vi havas barbon kaj lipharojn ? — 11. Diru kion vi scias pri la okuloj. — 12. Kie troviĝas la dentoj kaj la lango? — 13. Kio estas la palato? — 14. Kio estas en la fundo de la buŝo? — 15. Kion vi faras per la dentoj?

GRAMMAIRE

La kapo estas kovrita per haroj. La okulo estas protektata de la brovoj.

Estas kovrita et estas protektata sont des formes passives ; l’action exprimée par les verbes kovri et protekti est supportée par le sujet.

— La forme passive du verbe s'obtient en ajoutant au verbe être — seul auxiliaire en esperanto — le participe passif.

— Le participe passif se termine en ita, pour marquer un fait accompli et en ata, pour marquer que le fait est en train de s'accomplir, de devenir accompli.

Ex. : La pordo estas fermita. La porte est fermée (elle l’est). Je la deka horo la pordo estas fermata. A dix heures la porte est fermée (on la ferme).

— Le participe passif s'accorde avec le sujet tout comme un adjectif.

Ex.: La okuloj estas protektataj de la brovoj.

Par et de après un verbe passif se traduisent par de ou per selon qu'on vent désigner l’auteur de l’action ou l'instrument, la manière.

Ex.: Li estas estimata de siaj amikoj. Il est estimé de ses amis. — La tegmento estis kovrita de la tegmentisto per tegoloj.

Le toit a été couvert de tuiles par le couvreur.
VERSION

Multaj maljunaj arboj estis rompitaj de la ventego. Tiu domo estas konstruata de mia onklo. En Germanujo la domoj estas ofte konstruitaj per (ou : el) brikoj. Abelo estis mortigita de sia frato Kajeno. Romo estis fondita de Romulo. Dario estis venkita de Aleksandro. Mia ĉambro estas ornamita per pentraĵoj. La korbo estis plenigita de la ĝardenisto per fruktoj. La tero, dum la vintro, estas kovrita de neĝo. La suno subiris kaj la ĉielo estis kiel superverŝita per fandita oro. Tiu sinjoro estas konata de neniu el ni. La lago estas ĉirkaŭita de kanoj. La ĝardeno estis ĉirkaŭita de la posedanto per alta muro. Nia korpo estas protektata kontraŭ la malvarmo per niaj vestoj. La tero estas varmigita de la suno. Morgaŭ estos festata la nacia festo kaj la stratoj estos ornamitaj per flagoj.

THÈME

La leçon est expliquée par le maître et apprise par l'élève. Le devoir est fait par l'élève et corrigé par le maître. Cette maison a été construite par mon oncle. Elle est couverte de tuiles et éclairée par l'électricité. Toute ma famille sera réunie demain ; nous célébrerons l'anniversaire de naissance de mon grand-père. Trois nouveaux élèves ont été inscrits par le maitre. Aimez les autres et vous serez aimé d'eux. N'avez-vous pas été invité par votre voisin? Si le devoir de Paul n’est pas fait et si sa leçon n'est pas sue, il sera puni par son professeur et par ses parents. Les orages sont annoncés par le baromètre. En hiver la terre est couverte d'un manteau de neige. Tous ces livres m'ont été donnés par mon parrain. L'Amérique fut découverte par Christophe Colomb.