Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 21

VINGT-ET-UNIÈME LEÇON

Révision des prépositions.

Mia ĉambro.


Mia ĉambro ne estas tre granda, sed ĝi estas tre beleta kaj agrabla. Ĝi havas kvar metrojn da longeco, tri metrojn da larĝeco kaj tiom da alteco. Bela papero helrozkolora kovras la murojn, kaj la fenestro rigardas la ĝardenon de la najbaro.

Maldekstre de la pordo, en la angulo, troviĝas la lito, en kiu mi dormas ĉiam bone. Antaŭ la lito troviĝas sur la planko, kiel piedtapiŝo, bela ŝakalfelo. Flanke de la lito troviĝas noktotablo, sur kiun mi metas mian lampon kaj mian vekhorloĝon, kaj la tualettablo, antaŭ kiu mi faras mian tualeton. Super la tualettablo estas kroĉita malgranda spegulo. Kontraŭe de la lito estas la fenestro, tra kiu la suno alkrias al mi matene frue: « tempo estas por leviĝi!» Flanke de la fenestro troviĝas maldekstre ŝranko, en kiun mi pendigas la vestojn, kaj dekstre tablo, sur kiu mi laboras vespere kaj matene. Super. la tablo estas kroĉita librobreto, sur kiu staras miaj libroj. Ne estas kameno en mia ĉambro, sed en angulo estas malgranda forno el fajenco, kiu hejtas mian loĝejon en vintro. Ĉe la muroj estas kroĉitaj la portretoj de miaj gepatroj kaj karto de Francujo, kiun mia baptopatro donacis al mi por la lasta datreveno

de mia naskotago.
QUESTIONNAIRE

1. Kia estas via ĉambro ? — 2. Kiom longa ĝi estas? (aŭ: kiom da longeco ĝi havas ?) - 3. Kiom da larĝeco kaj da alteco ĝi havas ? - 4. Kia papero kovras la murojn ? — 5. Kien rigardas la fenestro ? - 6. Kio estas en via ĉambro ? — 7. Kie estas via lito ? - 8. Kio estas antaŭ via lito ? - 9. Kio troviĝas apud via lito ? - 10. Kion vi metas sur la noktotablon ? — 11. Kion vi faras antaŭ via tualettablo ? - 12. Kie troviĝas via spegulo ? — 13. Kio estas kontraŭe de via lito? — 14. Kio estas dekstre kaj maldekstre de la fenestro? — 15. Kio estas kroĉita super la tablo ? - 16. Ĉu estas kameno aŭ forno en via ĉambro ? — 17. Por kio utilas (servas) tiu forno ? — 18. Kiuj estas la portretoj kroĉitaj ĉe la muro ? — 19. Kiu donacis al vi karton de Francujo ? — 20. Pro kia okazo via baptopatro donacis al vi tiun karton ?

GRAMMAIRE

Prépositions. — Les principales prépositions sont: al, à, vers; apud, à côté de, près de, auprès de; antaŭ, avant, devant; anstataŭ, au lieu de; ĉe, chez, à; ĉirkaŭ, autour de, environ; da, de (après un mot exprimant une quantité, une mesure, un poids); de, de, par, depuis ; dum, pendant ; ekster, hors de; el, de (sortie, origine, matière); en, en, à, dans; ĝis, jusqu'à; kontraŭ, contre, en face de; krom, hormis; kun, avec; laŭ, selon, d'après ; malgraŭ, malgré; per, par, au moyen de; por, pour, en vue de; post, après, derrière; preter, outre; pri, de, au sujet de, quant à; pro, pour, à cause de; po, à raison de, au taux de; sen, sans; sub, sous ; super, au-dessus de; sur, sur (dessus); tra, à travers, par; trans, au delà de; je, à, pour

indiquer l’heure. (Voir p. 9).
VERSION

La lernantoj ne iris hieraŭ en la lernejon, ili iris en (svr) la kamparon kun ilia instruisto, sed sen libroj kaj kajeroj. Anstataŭ libroj estis manĝaĵoj en iliaj sakoj. Ili promenis kaj ludis dum la tuta tago, de la sepa matene ĝis la oka vespere. Ĉiuj ĉeestis, krom Paŭlo, kiu ne povis veni pro la malsano de sia patrino. Krom la lernantoj kaj la instruisto estis ankaŭ servanto por okazo de bezono. La servanto marŝis antaŭ la lernantoj kaj la instruisto post ili. Ili iris unue tra la herbejo kaj alvenis al la malnova ponto, per kiu ili iris trans la rivero ĝis la arbaro. Ili ne marŝis laŭ vicoj sed kuris laŭ sia plaĉo. lli haltis por la tagmanĝo apud fonto, kiu eliras el la tero sub densa foliaro. Malgraŭ la varmo tie estis malvarmete kaj agrable. lli sidiĝis ĉirkaŭ la fonto, elmetis la provizojn el la sakoj kaj manĝis kun granda apetito. Super la fonto staras vasta ŝtonego, de kiu oni ĝuas belegan vidaĵon. La lernantoj grimpis sur la ŝlonegon por ĝui la vidaĵon. Ĉirkaŭ la kvara horo, oni reiris. Kiam oni alvenis ekster la arbaro, oni aĉetis ĉe vilaĝano dek litrojn da lakto po dudek centimoj. La tago pasiĝis sen pluvo kaj sen ia malfeliĉeto kaj ĉiuj reeniris ĉe la gepatrojn je la oka.

THÈME

Les élèves mettent leurs livres sur la table. Le cahier de Charles est tombé sous le banc. En été il fait plus chaud qu'en automne. Y a-t-il encore assez d'encre dans votre encrier? Mettez cette chaise devant la table. Le printemps vient avant l’été. J’ai écrit hier à mon cousin. Il alla à la fenêtre et regarda dans la cour. Sur la cheminée vous voyez une pendule en bronze. Au-dessus de ma table de travail est accroché un calendrier. Pendant le jour nous travaillons et pendant la nuit nous dormons. Prenez un morceau de craie et écrivez au tableau. La maison de mon oncle a coûté environ 60.000 francs. Nous restons à la maison jusqu’à 6 heures. En face de notre maison il y a un beau château. J’ai acheté deux douzaines de plumes à raison de 10 centimes les trois. Je vais avec mes parents au bord de la mer. Nous sortions tous les jours malgré le mauvais temps. Après l'automne vient l'hiver. On ne peut pas écrire sans plume ou crayon. Le vent soufflait à travers les portes de la maison. On à besoin d'eau pour se laver. On parla de vous et de votre chère famille qui demeure au-delà de la montagne. Outre le salon et la salle à manger il y a un grand cabinet de travail au rez-de-chaussée de notre maison.

Phrases usuelles.
Où allez-vous ? Kien vi iras ?
Que désirez-vous ? Kion vi deziras ?
Combien coûte ce livre? Kiom kostas tiu ĉi libro ?
Quel est votre nom? Kia estas via nomo ?
Comment vous appelez-vous? Kiel vi nomiĝas ?
Êtez-vous membre de notre groupe ? Ĉu vi estas ano de nia grupo?
Connaissez-vous ce monsieur? Ĉu vi konas tiun sinjoron ?
M. B. est-il arrivé? Ĉu S-ro B. alvenis ?
Je suis enchanté d’avoir fait votre connaissance. Mi ĝojas, ke mi konatiĝis kun vi