Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 20

VINGTIÈME LEÇON

Manière de traduire : à.

La domo.

Unue la homoj loĝis en kavernoj; poste ili konstruis kajutojn ; nun ili loĝas en domoj, kasteloj aŭ palacoj.

Mia onklo ĵus konstruis modernan domon. Ĝi havas teretaĝon kaj ses etaĝojn kun mansardoj kaj subtegmenta loko. Jen ĝi estas. Se vi deziras, ni tuj vizitos ĝin. La enirejo estas larĝa kaj bela; dekstre kaj maldekstre estas du magazenoj kun grandaj montraj fenestroj. Ili ne estas ankoraŭ luitaj. Tie ĉi estas la pordo de la kelo, kie oni konservas la vinon, la karbon kaj aliajn provizojn. Kontraŭe, vi vidas la loĝion de la pordisto, kaj la lifton, per kiu oni povas supreniri ĝis la sesa etaĝo. Tie estas la ŝtuparo kun ĝia balustrado el forĝita fero. Ĉu ĝi ne estas bela ŝtuparo? Ni supreniru al la unua etaĝo. Jen ni alvenas sur la placeto. Vi vidas du pordojn, unu dekstre kaj unu maldekstre, tial ke estas du loĝejoj. Ĉiuj loĝejoj estas luitaj. Mia patro luis tiun ĉi, ĉar ni devas transloĝi. Ni ekloĝos la dekkvinan de julio. Mia patro pagos luprezon da dumil okcent frankoj.

Eniru ni tien. La antaŭĉambro ne estas tre granda, sed ĝi estas tre bela, kaj oni tion ne trovas ĉie. La aliaj ĉambroj estas vastaj kaj altaj. Ili estas sep : salono, manĝoĉambro, du dormoĉambroj, skribejo por mia patro, banejo kaj kuirejo. Estas akvo kaj gaso en la kuirejo kaj elektro en ĉiuj ĉambroj, kiujn hejtas la vaporo.

Ĉu vi vin demandis, kiom da diversaj laboristoj oni bezonas por konstrui domon? Ne, ĉu ne vere? Nu, mi tuj diros ĝin al vi, ĉar mi sekvis la konstruadon dum la tuta daŭro kun multe da atento.

Lerta arĥitekturisto desegnis la planon de la domo. La masonisto konstruis la murojn per ŝtonoj, brikoj kaj mortero, kiun li faris mem el kalko, sablo kaj akvo. La muroj estas ja vertikalaj kaj kuŝas sur fundamentoj firmaj kaj profundaj. La ĉarpentisto starigis unue trabaĵon; poste li lokis la trabojn de la plafonoj kaj la ĉarpenton de la tegmento, kiun la tegmentisto tegis per ardezaj teguloj. La defluilo kaj la akvotuboj kaj gastuboj estis metitaj de la plumbisto. La lignaĵisto faris la pordojn, la fenestrojn, la fenestrajn kovrilojn, la plankojn kaj la ŝtuparon. La seruristo almetis la serurojn, la riglilojn, kaj la balustradon de la ŝtuparo, kaj la vitraĵisto algluigis la vitraĵojn de la fenestroj. La pentristo pentris la plafonojn kaj la kuirejon, la pordojn kaj la fenestrojn, kaj la tapetisto tapetis la murojn per kolorigitaj paperoj. Fine la elektristo aranĝis la elektron; ĝi estas tre oportuna; oni bezonas nur turni butonon por havi lumon. Ankaŭ la elektristo aranĝis la telefonon.

QUESTIONNAIRE

1. Kie loĝis unue la homoj? — 2. Kie ili loĝis poste? — 3. Kie ili loĝas nun? — 4. Parolu pri la domo, kiun via onklo ĵus konstruis? — 5. Kia estas la enirejo ? — 6. Kio estas dekstre kaj maldekstre? — 7, Ĉu tiuj magazenoj estas jam luitaj ? — 8. Kion oni konservas en la kelo ? — 9. Ĉu estas lifto en la domo ? — 10. Kiom da logejoj estas sur ĉiu etaĝo ? — 11. Kiam vi ekloĝos ? — 12. Kiuj estas la diversaj ĉambroj de via loĝejo ? — 13. Kiuj estas la diversaj laboristoj, kiujn oni bezonas por konstrui domon ? — 14. Kion faras la arĥitekturisto ? … la masonisto ?… la ĉarpentisto ? — 15. Kiu faras la pordojn kaj fenestrojn ? — 16. Ĉu la seruristo faras nur serurojn ? — 17. Kion faras la pentristo kaj la tapetisto ? — 18. Kiu aranĝas la akvotubojn kaj gastubojn ? — 19. Kion faras la elektristo ?

GRAMMAIRE

Mi iris al la urbo ; mia amiko atendis min ĉe la pordo, kaj je la oka ni iris kune en la teatron.

À se traduit par al dans le sens de vers, par ĉe dans le sens de auprès de, par en dans le sens de dans et par je pour marquer l’heure.

À remarquer cependant les locutions suivantes : N’avoir rien à manger, havi nenion por manĝi ; boire à la source, trinki el la fonto ; à la campagne, sur la kamparo ; à demain, ĝis morgaŭ ; au revoir, ĝis la revido.

LEXICOLOGIE

Jen estas la enirejo de la loĝejo.

— Le suflixe ej marque la lieu oŭ l’on fait quelque chose.

Ex. : La lernejo, l’école ; la vendejo, le marché ; la sonorilejo, le clocher ; la soldatejo, la caserne.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

La domo en kiu oni lernas, estas lernejo. La loĝejo estas la loko, kie oni loĝas. La enirejo estas la loko, tra kiu oni eniras. En la bierfarejo oni faras bieron ; en la biervendejo, oni vendas bieron. Oni flegas la malsanulojn en la malsanulejoj. Mia patrino havas multajn kokinojn en sia kokejo. Bonvolu montri al mi la necesejon. Oni konservas la vestojn en la vestotenejo, kaj la veturilojn en la veturilejo. Promenejo ne estas la sama afero, kiel promenado. En la varmejo oni kulturas palmojn kaj aliajn sudajn kreskaĵojn. Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo.

THÈME

La maison dans laquelle on prie est une église. Le cuisinier est assis dans la cuisine. La maison de mes grands-parents n'est ni un château ni une hutte, C’est une maison modeste à deux étages et tres bien distribuée. Au (sur) rez-de-chaussée il y a le salon, le petit salon, la salle-à-manger et une grande cuisine. Un escalier en pierre conduit à la cave où mes grands-parents conservent leur vin et leur charbon. On monte aux étages supérieurs par un large escalier en bois. Au (sur) premier étage il n'y a que deux chambres à coucher avec des cabinets de toilette, une salle de bain et le cabinet de travail de mon grand-père. Au deuxième étage il y a quatre chambres à coucher pour mes parents, mes frères et sœurs et moi. Toutes les chambres de la maison de mes grands-parents ont de grandes fenêtres et sont vastes et hautes. Sous le toit il y a quatre petites chambres pour les domestiques.

— Faites la description de votre appartement.