Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 18

DIX-HUITIÉME LEÇON

Verbe impersonnel.

La vetero.

La vetero ne estas ĉiam sama; ĝi ŝanĝiĝas laŭ la sezono kaj la klimato. En la mezeŭropaj landoj la vetero estas milda kaj varmeta dum la printempo. La ĉielo estas serena, la suno brilas en la ĉielo. kaj ĝiaj radioj varmigas la teron. Ofte ankaŭ estas vento kaj pluvas. Tiam oni diras, ke la vetero estas pluvema. La prujnojn oni devas ankoraŭ timi.

En la somero, ĝi estas varma, kelkafoje tre varma kaj eĉ varmega; pluvas malofle kaj la tero estas seka. Kelkafoje la aero estas peza, la suno vualiĝas, kaj la ĉielo kovriĝas per dikaj nuboj. Fulmoj trairas la nubojn, kaj ni aŭdas la tondron ; ĝi estas fulmotondro. Baldaŭ la pluvo falas torente, ofte akompanata de hajlo. Se tiam la vento ekblovas ventege, tio estas ekventego.

En aŭtuno, la vetero fariĝas malvarmeta, la aero estas malseka kaj nebula. Dikaj nebuloj kovras la teron. La vento estas malagrabla kaj maldolĉa. Ĉirkaŭ la fino de la autŭno, oni vidas la arbojn kovritajn de prujno.

Vintre la ĉielo estas griza kaj oni vidas malofte la sunon. Neĝas kaj hajlas. La neĝo falas per dikaj flokoj kaj vestas la teron per blanka mantelo. La glacio kovras la lagetojn, la riveretojn kaj la riverojn, Se la tero frostiĝas, kaj se poste pluvas, la pluva akvo glaciiĝas kaj kovras la teron per pluvglacio. Tiam estas glitvetero.

La vetero estas malkonstanta kaj ŝanĝema, ĝi estas bela aŭ malbela, seka aŭ malseka, varma aŭ malvarma, varmeta aŭ malvarmeta, varmega aŭ malvarmega. La barometro montras la ŝanĝojn de la vetero, kaj la termometro la ŝanĝojn de la temraturo ĝi montras ankaŭ la varmgradon kaj la malvarmgradon.

QUESTIONNAIRE

1. Kia vetero estas hodiaŭ ? — 2. Ĉu la vetero estas ĉiam sama ? - 3. Kia estas la printempo? — 4. Ĉu estas varme aŭ malvarme dum la printempo? — 5. Ĉu pluvas? Ĉu la vetero estas pluvema ? - 6. Ĉu ventas? (aŭ : ĉu estas vento?) — 7. Ĉu estas nuboj ĉe la ĉielo, aŭ ĉu la ĉielo estas serena? — 8. Kion oni vidas kaj kion oni aŭdas, kiam estas fulmotondro? — 9. Kiam estas nebuloj ? — 10. Ĉu la vetero estas varma ĉirkaŭ la fino de la aŭtuno? — 11. Kio kovras kelkfoje la arbojn ĉe la fino de la aŭtuno? — 12. Kia estas la ĉielo dum vintro? — 13. Kio falas kaj kovras la teron? — 14. Ĉu ne estas kelkfoje pluvglacio? — 15. Por kio utilas (aŭ : servas) la barometro ?... kaj la termometro ?

GRAMMAIRE

Pluvas, neĝas kaj hajlas kune.

— Les verbes impersonnels ne prennent pas de sujet et le participe passé prend la forme adverbiale.

Ex.: Estas pluvinte, il a plu.

— La locution impersonnelle il faut se traduit par estas necese, estas bezone : bezonas, necesas.

LEXICOLOGIE

Se la vento ekblovas ventege, tio estas ekventego. Ĉu la vetero estas varmeta aŭ malvarmeta?

— Le prefixe ek, à l'opposé du suffixe ad, marque une action qui commence ou qui est momentanée.

Ex. : Ekblovi, commencer, se mettre à souffler ; ekkrii, s'écrier. — Le suffixe eg est un augmentatif. Et, au contraire, est un diminutif.

Ex.: Pluvo, pluie: pluvego, averse : bastono, bâton; bastonego. gourdin ; ĉambreto, chambrette : knabeto. garconnet.

VERSION

Mi eklernis esperanton. La arboj ekverdiĝas. Ni ekvidis niajn amikojn. La neĝo ekfalis per floketoj. La soldatoj ekdormis, sed la bruego de la pafilego (aŭ : de la kanono) ekvekis ilin. Pluvetas. Pluvegas. Paŭlo ekploregis kaj Petro ekridegis. Ni vidis belegan palacon en la urbeto. Ni faris festeneton sur la ŝtonego apud arbeto. La ĉielo fariĝis ruĝeta. La patrino ekridetis al sia infano. La trunketoj de la herbo estas jam sekaj. La infaneto havas piedetojn kaj manetojn, la leono havas buŝegon kaj piedegojn, kaj ungegojn. Riveretoj fluas al riveroj.

THÈME

Le vent a souflé toute la nuit et je n'ai presque pas pu dormir. Ce matin il soufflait encore un peu et maintenant il ne souflle plus du tout. Le ciel était serein et le soleil brillait; vers trois heures des nuages noirs cachaient le soleil; de nombreux éclairs traversèrent les nuages et on entendit le tonnerre. Bientôt la pluie tomba à torrents. Il a plu pendant deux heures ; heureusement il n’a pas grêlé. Le printemps a été cette année très humide. Le temps était très variable à la fin de l’automne : la pluie, la neige et le vent se succédaient. Si le froid dure encore un ou deux jours on pourra patiner. Hier il a fait beau et chaud; aujourd'hui il fait mauvais et froid. Quel temps fera- t-il demain ? Le temps est incertain, il faut emporter un parapluie.