Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 17

DIX-SEPTIÈME LEÇON

Degrés de comparaison.

La kvar sezonoj.

iom post iom, peu à peu

En unu jaro estas kvar sezonoj; ili estas la printempo, la somero, la aŭtuno, la vintro.

La printempo komenciĝas en marto, la somero en junio, la aŭtuno en septembro kaj la vintro en decembro.

En la komenco de la printempo la tago estas tiel longa kiel la nokto. Poste la tagoj fariĝas iom post iom pli longaj kaj la noktoj pli mallongaj, tial ke la suno leviĝas pli frue kaj subiras pli malfrue ; ĝiaj radioj ekvarmigas la teron kaj vekas la naturon. Baldaŭ la arboj kovriĝas per folioj novaj kaj floroj, kaj la herbejoj kaj kampoj reverdiĝas. La birdoj konstruas siajn nestojn kaj kantas siajn gajajn kantojn. La dudek-unua de junio estas la tago plej longa kaj la nokto plej mallonga. Tiam komenciĝas la somero. Nun la tagoj fariĝas iom post iom pli mallongaj kaj la noktoj pli longaj. La suno restas longe ĉe la ĉielo kaj ĝiaj radioj maturigas la fruktojn de la ĝardeno kaj de la kampoj. Oni sekigas la fojnon kaj oni rikoltas la grenon. La urbanoj iras por serĉi iom da malvarmeto en la montaron aŭ ĉe la marbordon, aŭ simple sur la kamparon, precipe apud la arbaroj. La dudek-unuan de septembro la tago ree estas tiel longa kiel la nokto. Tiam komenciĝas la aŭtuno. La suno subiras pli frue kaj leviĝas pli kaj pli malfrue. La tagoj fariĝas ree pli mallongaj kaj la noktoj pli longaj. En aŭtuno la kulturisto rikoltas la lastajn fruktojn kaj la ĉasisto ĉasas. La folioj de la arboj fariĝas flavaj kaj baldaŭ falos teren.

La dudek-unuan de decembro ni havas fine la tagon la plej mallongan kaj la nokton plej longan. Tio estas la vintro. La aero fariĝas ĉiam pli kaj pli malvarma. La kampoj kaj la herbejoj estas malplenaj kaj senhomaj; la arbaro estas nudigita kaj silenta; la tuta naturo ripozas sub neĝa kaj glacia mantelo. La vintro estas malgaja kaj peniga sezono ; ĝi prezentas tamen kelkajn plezurojn : oni povas glitkuri, glitveturi, fari bulojn aŭ hometojn el neĝo, kaj tio estas tre amuza.


QUESTIONNAIRE


1. Kiom da sezonoj estas en la jaro? — 2. Kiuj estas la nomoj de la kvar sezonoj? — 3. Kiam ili komenciĝas ? — 4. Kiaj estas la tago kaj la nokto en la komenco de la printempo? — 5. Kiaj fariĝas poste la tagoj? — 6. Ĉu la noktoj ankaŭ fariĝas pli longaj? — 7. Kial la tagoj fariĝas pli longaj ? — 8. Diru tion, kion vi scias ankoraŭ pri la printempo. — 9. Kiam ni havas la tagon plej longan kaj la plej mallongan nokton? — 10. Kiaj fariĝas la tagoj en somero? — 11. Parolu pri la somero. — 12. Kiam la tago estas ree tiel longa, kiel la nokto ? — 13. Kial la tagoj fariĝas pli kaj pli mallongaj? — 14. Diru tion, kion vi scias ankoraŭ pri la aŭtuno. — 15. Kiam komenciĝas la vintro? — 16. Kiaj estas tiam la kampoj, la herbejoj kaj la arbaroj? — 17. Ĉu la vintro estas gaja sezono? — 18. Kiuj estas tamen la plezuroj de la vintro?

— 19. Kiom da monatoj daŭras ĉiu sezono?
GRAMMAIRE

Comparatif. — En la komenco de la printempo la tago estas tiel longa kiel la nokto. En somero la tago estas pli longa ol la nokto, kaj la nokto estas malpli longa ol la tago.

— Le comparatif d'égalite se forme en traduisant aussi... que par tiel... kiel. Ex. : Tiel riĉa kiel... Aussi riche que...

— Le comparatif de supériorité se forme en traduisant plus... que par pli... ol. Ex.: Pli granda ol... Plus grand que...

— Le comparatif d'infériorité se forme en traduisant moins... que par malpli... ol. Ex. : Malpli maljuna ol... Moins âgé que...

Superlatif. — La dudek-unua de junio estas la tago plej longa kaj la nokto plej mallonga.

— Le superlatif relatif se forme en traduisant le plus par plej (ou : la plej) et le moins par malplej (ou : la malplej).

Ex. : Le plus riche, la plej riĉa : le moins heureux. la malplej feliĉa.


LEXICOLOGIE

Multaj urbanoj pasigas la someron sur la kamparo apud la arbaroj aŭ en la montaro.

— Kamparo, arbaro et montaro sont formés de kampo, champ; arbo, arbre ; monto, mont et du suffixe ar qui exprime la réunion, la collection, le groupe. Ainsi : Vortaro, dictionnaire ; demandaro, questionnaire; manĝilaro, le couvert (de table) ; juĝantaro, la magistrature; gazetaro, la presse; ŝtuparo, escalier.

Exercices oraux ou écrits.

— Mettez au comparatif d'égalité puis au comparatif de supériorité et employez dans de petites phrases :

Granda — bela — alta — nova — maljuna — atenta — ĝentila — mallonga — maldika — zorg ema - ordema - nigra - larĝa - dika - malseka - longa - mallarĝa

- Mettez au comparatif d’infériorité puis au superlatif et employez dans de petites phrases :

Malgranda - malalta — malbela — feliĉa — malfeliĉa - senzorgema - senordema — varma - malvarma - bona - riĉa - malriĉa - malbona - kara - pinta - utila

THÈME

En été les jours sont plus longs qu’en hiver parce que le soleil se lève plus tôt et se couche plus tard. Notre voisin est très riche; il est plus riche que votre oncle. Aujourd’hui je me suis levé plus tôt que mon frère et je me coucherai plus tard que lui. Ce livre est plus beau mais moins intéressant que celui de Paul. Louise est plus jeune et plus petite que Louis, mais elle est plus studieuse que lui. Je suis aussi âgé et aussi grand que mon cousin Charles. N'avez-vous pas autant de livres que votre camarade? Cet élève a autant de cahiers et de livres que son voisin. Les élèves les plus studieux font le plus de progrès. [C’est] en hiver [que] nous avons les jours les moins longs. Une charpente consiste en (el) poutres, : comme un squelelte consiste en os. Ce serrurier a perdu sa clientèle par (pro) sa négligence. Un groupe d’abeilles s'appelle un essaim, un groupe de fourmis une fourmilière , un groupe de chiens une meute, un groupe de bestiaux un troupeau. À quelle heure part le train (wagon, vagono) pour (al) Paris? Une série de questions forme un questionnaire.