Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 15
QUINZIÈME LEÇON
Mots composés
La horloĝo mezuras la tempon; ĝi diras al ni kioma horo estas.
Estas diversaj specoj de horloĝoj. Tiu, kiun ni povas meti en la poŝon estas poŝhorloĝo. Jen poŝhorloĝo kun ĝia ĉeno. La poŝhorloĝo havas ciferplaton kun dek-du ciferoj kaj du montrilojn. La montriloj iras de maldekstre al dekstre, kaj montras la horojn kaj la minutojn. Unu horo havas sesdek minutojn ; la minuto enhavas sesdek sekundojn, ka] la sekundo konsistas el momentoj.
La granda montrilo montras la minutojn, kaj la malgranda la horojn. Kiam la granda montrilo estas sur dek-du kaj la malgranda sur dek, ĝi estas ĝuste la deka horo. Kiam la malgranda estas inter naŭ kaj dek, Kaj la granda sur ses, ĝi estas la naŭa kaj duono. Kiam la granda montrilo estas sur tri, kaj la malgranda sur unu, ĝi estas la unua kaj kvarono. Kiam la malgranda estas inter dek kaj dek-unu, kaj la granda sur naŭ, ĝi estas la deka kaj tri kvaronoj, aŭ la kvarono antaŭ la dek-unua.
Kioma horo estas, kiam la malgranda montrilo kuŝas sur tri, kaj la granda sur du?
La horloĝo, kiu estas sur la kameno estas kamenhorloĝo ; tiu, kiu estas alkroĉita je la muro estas murhorloĝo, kaj tiu, kiu estas en turo aŭ sonorilejo estas sonorilejhorloĝo. Ni havas horloĝon el bronzo. Mia poŝhorloĝo estas el arĝento, sed la via estas el oro. La horloĝisto faras la horloĝojn.
Via poŝhorloĝo haltis; streĉu ĝin. La mia ne funkcias bone ; jen ĝi trorapidas jen ĝi malrapidas. Mi devas reguligi ĝin ofte.
QUESTIONNAIRE
1. Per kio oni mezuras la tempon?
— 2. Kio estas poŝhorloĝo?
- 3. Kion oni vidas sur la ciferplato de la poŝhorloĝo ?
- 4. Laŭ kiu direkto iras la montriloj ?
— 5. Kion montras la granda montrilo ?... kaj la malgranda ?
- 6. Kiom da minutoj estas en unu horo?
- 7. Kio estas sekundo?
— 8. Kioma horo estas,
kiam la granda montrilo montras ses kaj la malgranda estas
inter ses kaj sep?
— 9. Kioma horo estas, kiam la malgranda
montrilo estas sur tri kaj la granda sur du?
— 10. Kio estas kamenhorloĝo ?
— 11. Kie estas metita la murhorloĝo ?
— 12. Ĉu vi havas poŝhorloĝon el oro aŭ el argento?
— 13. Kion oni
devas fari, kiam poŝhorloĝo haltis?
— 14. Kion oni devas fari,
kiam ĝi trorapidas aŭ malrapidas?
— 15. Ĉu via poŝhorloĝo funkcias bone ?
LEXICOLOGIE
Estas poŝhorloĝoj, murhorloĝoj, kamenhorloĝoj;
kaj sonorilejhorloĝo.
L'esperanto forme facilement des mots composés en accolant deux racines et en ayant soin de mettre le mot déterminant avant le mot déterminé. Ainsi, bateau à vapeur se dit vaporŝipo ; jour de fête, festtago ; jour ouvrier, labortago.
Exercices oraux ou écrits.
— Citer les mots composés que vous connaissez.
— Traduire les mots composés suivants :
Naztuko — tablotuko — buŝtuko — (aŭ : telertuko) . — tualettuko — viŝtuko — okulvitro — fenestro - vitro — tualetmeblo — vapormaŝino — kamentubo — skribpapero — leterpapero — poŝtmarko — gaslampo — oleolampo — petrollampo — ventoŝirmilo — fulmŝirmilo — pomarbo — fruktovendisto arbokulturisto — promenĝardeno — florĝardeno — fruktoĝardeno — legomĝardeno — matenmanĝo — vespermanĝo.
VERSION
Kie estas via poŝhorloĝo? La mia estas ĉe la
horloĝisto. Mia frato pruntedonis al mi la sian,
sed ĝi haltis; mi forgesis streĉi ĝin. La onklino
de mia amiko aĉetis hieraŭ por li grandan, belan
kamenhorloĝon el bronzo kiel edziĝodonacon.
THÈME
Une seconde, dites-vous, est peu de chose (malmulto).
Mais avez-vous pensé qu'avec (per) les
secondes on fait les minutes, avec les minutes les
heures et avec les heures les jours? Souvent j'ai
entendu dire: pourquoi me mettrai-je (komenci)
encore à travailler? Dans (post) un quart d'heure
nous dînerons. N'est-ce donc rien [qu']un quart
d'heure qui ne revient pas? Mais si vous lisez
chaque jour pendant un quart d'heure, cela fera
sept quarts d'heure dans une semaine, trente quarts
d'heure ou sept heures et demie dans un mois,
quatre-vingt dix heures dans un an et neuf cents
heures dans dix ans. Jugez (juĝi pri) ce qu'on
peut lire en (dum) neuf cents heures.