Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 13

TREIZIÈME LEÇON

Les nombres.

Ni kalkulas.

1 unu, 2 du, 3 tri, 4 kvar, 5 kvin, 6 ses, 7 sep, 8 ok, 9 naŭ, 10 dek. Mi havas unu buŝon. Vi havas du okulojn. Du kaj unu estas tri. La tablo havas kvar piedojn. La homo havas kvin sentoj. Ni laboras dum ses tagoj. La semajno havas sep tagojn. Kvar kaj kvar aŭ duoble kvar estas ok. Tri kaj tri kaj ankoraù tri aŭ trioble tri estas naŭ. Mi havas dek fingrojn.

Dek objektoj estas deko, dekoble dek estas centcento, centoble dek estas mil aŭ milo kaj miloble mil estas miliono. Por fari la nomojn de la dekoj, centoj kaj miloj oni aldonas la vortojn dek, cent, mil al la nomoj de la unuoj. Tiel, dudek, tridek... kvarcent, kvincent ... sesmil, sepmil K.t.p. (Kaj tiel plu). Por formi la aliajn nombrojn oni aldonas la nomojn de la unuoj al la nomoj de la dekoj, centoj kaj miloj. Tiel, dek-unu, dek-du... dudek-tri, tridek-kvar, kvarcent-kvindek-ses, sesmil-naŭ, okmil-tricent-naŭdek-naŭ. Ni estas en la jaro mil naŭcent-ok aù deknaŭ cent ok.

La alfabeto esperanta havas dudek literojn. A estas la unua, B (bo) la dua, E la kvina, U la dudeka, Z (zo) estas la dudekdua aŭ la lasta kaj V (vo) la antaŭlasta. Unu estas la duono de du; tri estas la friono de naŭ ; kvar estas la kvarono de sesdek: ok estas la sepono de kvindek-ses. La tri kvaronoj de dudek faras dek-kvin, kaj la tri seponoj de dudek-ok kun la kvar naŭonoj de tridek-ses faras dudék-ok.

QUESTIONNAIRE

l. Ĉu vi havas du buŝojn ? — 2. Kiom da okuloj vi havas ? — 3. Kiom faras du kaj unu? — 4. Ĉu la tablo havas du aŭ tri piedojn ? — 5. Kiom da sentoj havas la homo ? — 6. Dum kiom da tagoj ni laboras? — 7. Kiom estas la duoblo de kvar ? — 8. Kiom estas la trioblo de tri ?.. la dekoblo de dek ?.. — 9, Kiel oni formas la nomojn de la dekoj? — 10. Kiel oni formas la nombrojn inter du dekoj? — 11. En kioma jaro ni estas? — 12. Kiom da literoj havas la esperanta alfabeto ? — 13. Kiu estas la tria ?.. la oka?.. la dekdua? — 14. Kiom estas la duono de du ?.. la triono de tri?

GRAMMAIRE

La du unuaj lernantoj.

— L'adjectif numéral cardinal est invariable,

— L'adjectif numéral ordinal s'accorde comme l'adjectif qualificatif, On l’'emploie pour indiquer la date, la page et le chapitre d'un livre, le rang d'un souverain. Ainsi on dit: La trian de Julio, — Vidu la dekduan paĝon. — Ludoviko la dekkvara.

— Les formes numérales en aine comme dizaine, douzaine, etc. s'obtiennent en ajoutant au nombre la caractéristique o.

Exemple : dek-duo, cento.

Cependant pour désigner une quantité approximative on fera précéder le nombre de cirkaŭ (environ). Ainsi: Mi pagis cirkaŭ dek frankojn, j'ai payé une dizaine de francs.

— Les nombres fractionnaires se forment au moyen du suffixe on et les nombres multiplicatifs au moyen du suffixe obl ; enfin les distributifs se marquent par la préposition po (à raison de, au taux de) précédant le nombre. Ainsi: La triono de la sesoblo de du estas kvar, le tiers du sextuple de deux est quatre. Tiuj persikoj kostis po dek centimoj, ces pêches ont

coûté 10 centimes « par pièce. »

Exercices oraux ou écrits.

Répondez aux questions suivantes :

Unue : Kio estas la kvinono de dudek?.., la sesono de tridek-ses?... la sepono de kvardek-naŭ?... la kvin dekduono de dudek-kvar? ;

Due: Kiom faras kvardek-du kun la sesono de kvardek-du?... la okono de sesdek-kvar kun la du naŭonoj de tridek-ses kaj la dekono de tricent kvardek?

Trie : Kiom estas la kvin sesonoj de tridek-ses?... la sep okonoj de sesdek-kvar?... la du trionoj de la tri kvaronoj de dek-du ?

Kvare : Kiom estas la duoblo de duono de ducent kvardek-naŭ?... trioblo de triono de kvardek-kvar?... kvinoblo de kvinono de kvincent kvindek-kvin?

Kvine : Mi aĉetis dekduon da persikoj, kiuj kostis al mi po dek centimoj. Kiom mi pagis por ĉio?


THÈME

(Ecrire les nombres en toutes lettres.)

Mon camarade a acheté 1/4 de douzaine de crayons. Une boite de plume contient 12 douzaines ou 144 plumes. C'est en l'année 1492 que Christophe Colomb a découvert le nouveau monde. Louis XIV a régné de 1643 à 1715. J'ai reçu votre lettre du 29 juillet. Ouvrez votre livre et cherchez la page 105. Nous avons lu le premier chapitre. Il a acheté 6 mètres de drap à raison de 8 francs le mètre. Combien a-t-il payé ? Il a payé 48 francs. Quel est le quintuple des trois cinquièmes de 155 ? C'est 465.