Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 12

DOUZIÈME LEÇON

Manières de traduire « de ».

Mia familio.

Antaŭ ne longe, il n'y a pas longtemps (cf.leçon 33).

Mi havas patron kaj patrinon: ili estas miaj gepatroj, kaj mi estas ilia ido. Mi estas knabo; mi estas la filo de miaj gepatroj. Miaj gepatroj havas ankoraŭ aliajn idojn, du filojn kaj du filinojn. Ili estas miaj fratoj kaj fratinoj. Ni estas kvin gefratoj.

La gepatroj de mia patro vivas ankoraŭ; ili estas miaj patraj geavoj; miaj patrinaj geavoj estas ambaŭ mortintaj antaŭ ne longe, kaj ni funebras ankoraŭ. Miaj fratoj kaj mi estas la nepoj de niaj geavoj, kaj miaj fratinoj estas iliaj nepinoj. Mia patro havas fratinon kaj fraton. Lia fratino estas mia onklino, kaj lia frato estas mia onklo. Mi estas ilia nevo, kaj miaj fratinoj estas iliaj nevinoj. Mia onklo estas mia baptopatro, kaj mia onklino estas mia baptopatrino. Mia onklino estas edzigita kun sinjoro Durand: ŝi estas la edzino de sinjoro Durand, kaj sinjoro Durand estas ŝia edzo. Sinjoro Durand estas ankaŭ mia onklo. La infanoj de miaj geonkloj estas miaj gekuzoj.

Unu el miaj fratoj kaj unu el miaj fratinoj estas pli maljunaj ol mi, kaj estas jam edzigitaj. Mi ĉeestis ilia edziĝofesto. La edzino de mia frato estas mia bofratino. Mia bofrato mortis la lastan jaron ; ŝi esta vidvino, kaj mia onklo Durand estas la zorganto de ŝiaj infanoj. La kompatindaj idoj, estos baldaü orfoj, ĉar ilia patrino estas tre malsana kaj povas tuj morti. La kuracisto ne havas plu esperon. Miaj onkloj, onklinoj, kuzoj, kuzinoj, prakuzoj kaj prakuzinoj estas miaj geparencoj, ni estas parencaj.

QUESTIONNAIRE
1. Kiuj estas viaj gepatroj? — 2. Kiu vi estas por viaj gepatroj? — 3, Ĉu vi havas fratojn kaj fratinojn? — 4. Kiom da infanoj havas viaj gepatroj? — 5. Kiom da gefratoj vi estas? — 6. Kiel vi nomas la gepatrojn de viaj gepatroj ? — 7. Ĉu vi havas ankoraŭ viajn patrinajn geavojn ? — 8. Kiu vi estas por viaj geavoj ? — 9. Ĉu vi havas onklojn kaj onklinojn ? — 10. Kiu estas via baptopatro? — 11. Kiu estas via baptopatrino ? — 12. Kiel vi nomas la idojn de viaj geonkloj? — 13. Ĉu vi ne havas fraton, kiu estas jam edzigita? — 14. Kiel vi nomas lian edzinon? — 15. Ĉu via fratino ne estas vidvino ? — 16. Kiel vi nomas la infanojn, kiuj ne havas plu nek patron nek patrinon? — 47. Kiel vi nomas per unu sola vorto viajn onklon kaj onklinon?... viajn kuzon kaj kuzinon ?
GRAMMAIRE

Unu el miaj fratoj manĝis pecon da pano.

De après un nom de nombre et signifiant d’entre se traduit par el. Il se traduit aussi par el quand il marque l’origine, la provenance, la matière ; mais après un nom de mesure, de poids, de quantité, il se traduit par da.

Dans les autres cas de se traduit généralement par de. Ainsi: Le livre de Charles, La libro de Karolo ; le fils du roi, la filo de la reĝo ; venir de Londres, veni de Londono, etc.

À remarquer cependant les locutions: La route de Paris, la vojo al Parizo ; la bataille de… La batalo apud…: nous parlions de… ni parolis pri…

LEXICOLOGIE

La patro kaj la patrino estas miaj gepatroj, Mi estas ilia ido. Mia bofrato mortis. Mi havas multe da prakuzinoj.

— Le suffixe in indique le féminin dans les substantifs. Ainsi : La koko, le coq ; la kokino, la poule ; la bovo, le bœuf ; la bovino, la vache.

— Le suffixe id signifie enfant et marque le descendant. Ainsi : La kokido, le poulet: la bovido, le veau.

— Le préfixe ge marque l’ensemble des deux sexes. Ainsi : La geavoj, les grands-parents ; la gesinjoroj X, monsieur et madame X ; bonan tagon gesinjoroj, bonjour messieurs et mesdames

— Le préfixe bo marque la parenté résultant du mariage et correspond à beau, belle dans les composés français. Ainsi: La bopatro, le beau-père : la bopatrino, la belle-mère.

— Le préfixe pra correspond au mot arrière dans les composés français. Ainsi: La praavino, l’arrière-grand-mère.

Exercices oraux ou écrits.

Formez des dérivés en ajoutant aux substantifs suivants les suffixes in et id et employez-les dans de petites phrases.

1o in. La kuzo — La avo — La patro — La nepo — La onklo — La nevo — La bovo — La koko — La hundo — La kato — La kapro — La ĉevalo. 2o id. La birdo — La bovo — La Koko — La kapro — La ĉevalo — La azeno — La muso.

Remplacez les tirets par un substantif formé au moyen des préfixes suivants et employez-les dans de petites phrases :

1o ge. La frato kaj la fratino estas —. La nepo kaj la nepino estas —. La patro kaj la patrino estas —. La baptopatro kaj la baptopatrino estas —. La onklo kaj la onklino estas —. La kuzo kaj la kuzino estas —. La avo kaj la avino estas —.

2o bo. La edzo de mia fratino estas mia —. La edzino de mia frato estas mia —. La patro de via edzino estas via —. La patrino de via edzo aŭ de via edzino estas via —.

3o pra. La patro de mia avo estas mia —. La patrino de mia avino estas mia —. Mi estas la — de miaj prageavoj. La filo de mia praonklo estas mia —. La filino de mia praonklino estas mia —.

THÈME

Je n’ai plus ni grand-père ni grand-mère. Mes grands-parents paternels et mes grands-parents maternels sont morts. Mes parents vivent encore mais ils sont très vieux. J’ai deux frères et une sœur. Mes frères sont tous deux mariés et ma sœur est fiancée avec monsieur Miller, le fils de notre voisin. Monsieur Miller sera mon beau-frère et moi aussi je serai son beau-frère. Mes frères ont beaucoup d’enfants, des garçons et des filles. Je suis leur oncle et ma sœur est leur tante. Ils sont nos neveux et nos nièces, et nos parents les appellent leurs petits-enfants.