Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 10

DIXIÈME LEÇON

Verbes en igi.

Malbona kamarado.
tial, ke, parce que jam, déjà

Hieraŭ la servistino vekis min kaj levigis min je la sepa. Ŝi ne bezonis eklumigi la lampon, tial ke

File-Image Esperanto Leçon 10
File-Image Esperanto Leçon 10

la suno jam brilis, sed ŝi ekbruligis la fajron por pretigi mian ĉokoladon. Je la oka mi iris en la lernejon, kie mi pasigas grandan parton de la mateno. Mi estis tre atenta, tial ke la atento multe progresigas la lernantojn. La kurso finiĝis je la dekunua, kaj mi iris hejmen kun mia kamarado Maŭrico.

Dum la reveno, Maŭrico sciigis min (ou : al mi), ke li iris por ĉasi kun sia patro kaj volis kredigi al mi, ke li mortigis mem du leporojn. Li certigis tion al mi, sed mi ne volis kredi, tial ke li ofte fanfaronas. Tio kolerigis lin, kaj li minacis al mi, por min timigi, ke li batos min. Li ne batis min, sed dum ia bruo atentigis min kaj igis min deturni la kapon, li puŝis min kaj faligis min.

Mi falis, kaj la piedo doloras min. Tiu malbona konduto de mia kamarado Maŭrico tre ĉagrenis min. Mi reeniris en mian domon mi pendigis mian mantelon en la vestŝranko, mi purigis miajn manojn, kaj mi banis kaj vindis mian piedon.

QUESTIONNAIRE


1. Kiu vekas vin ? — 2. Je kioma horo la servistino vekis vin hieraŭ ? — 3. Ĉu ŝi bezonis eklumigi la lampon ? — 4. Kial ŝi ekbruligis la fajron ? — 5. Kiu pretigas vian matenmanĝon ? — 6. Kie vi pasigas la pli grandan parton de la mateno ? — 7. Kial estas necese, ke la lernantoj estu atentaj ? — 8. Je kioma horo finiĝas la kurso ? — 9. Kien vi iras, kiam la Kurso finiĝis ? — 10. Kion sciigis vin Maŭrico dum la reveno ? — 11. Kion li volis kredigi al vi ? — 12. Ĉu vi kredis lin ? — 13. Kial vi ne kredis lin ? — 14. Kion li faris, kiam vi ne volis kredi lin ? — 15. Kio igis vin deturni la kapon ? — 16. Kiu faligis vin ? — 17. Ĉu io doloras vin? — 18: Kio ĉagrenas vin ? — 49. Kion vi faris, post kiam vi reeniris hejmen ? — 20. Kion vi purigis ? — 21. Kion vi bandaĝis ?

LEXICOLOGIE

La servantino levigis min je la sepa, kaj ekbruligis la fajron por pretigi mian ĉokoladon. La gimnastiko fortigas la lernantojn, ou: igas fortaj la lernantojn.

ig signifie faire (devant un infinitif), rendre (devant un adjectif). Il s'emploie comme suffixe ou comme verbe. Comme suffixe, on peut l'ajouter à des substantifs, à des adjectifs, à des verbes ou à des prépositions. Ainsi : ordo, ordre — ordigi, mettre en ordre ; bela, beau — beligi, embellir ; vidi, voir — vidigi faire voir ; for, loin — forigi, éloigner, écarter.

Exercices oraux ou écrits.
VERSION

La servantino brosas kaj purigas la vestojn. Por briligi (ou: por igi brilantaj) la ŝuojn, oni ciras kaj brosas ilin. Kiam oni pintigas krajonon, oni plimallongigas ĝin. Ĉiumatene mia patrino varmigas kaj boligas lakton kun ĉokolado por mia matenmanĝo. La instruisto plenigos la inkujon je inko. Liniigu vian paperon per la liniilo. Kiam ili alvenos en la lernejan ĉambron, la lernantoj eligos siajn librojn kaj kajerojn el la sako. La vento elradikigis tri arbojn. Mi igos enkadrigi vian portreton. Mi pasigis la hieraŭan tagon en la kamparo, sed la pluvo devigis min reeniri hejmen frue. Precizigu vian penson, se vi volas, ke mi komprenu vin. Ĉu vi kontentigis la instruiston ? La kokino kunvenigas siajn idojn sub siajn flugilojn.

THÈME

J’ai dû faire sécher mes vêtements parce qu’ils étaient humides. Lavez vos mains. L’art embellit la vie. Mon cousin a passé une semaine avec nous. Vous me faites rougir. Votre lettre m’a fait plaisir. Le jardinier aplanira ce chemin. La gymnastique assouplit les membres. La neige assourdit le bruit des pas. Quand le maître commencera le cours, il nous fera réciter nos leçons, puis il nous fera écrire un devoir et nous expliquera. Il variera les exercices pour nous rendre plus attentifs. Il encouragera les élèves laborieux. Nous apprendrons avec plaisir tout ce que le maître nous fera apprendre, car nous savons que cela agrandira nos connaissances et fortifiera notre jugement. Il sortit sa montre de sa poche. On peut faire sortir des étincelles d’un caillou. Ecartez ces jouets.