Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 9

NEUVIÈME LEÇON

Le futur.

Mi iros al la lernejo.
ĝis, jusqu'à ce que tiam, alors
pri, au sujet de, sur, de kiam, quand
Morgaŭ frue mi iros al la lernejo. Mi diros « ĝis revido » al miaj gepatroj kaj mi foriros. Mi ne
Cours Élémentaire Pratique d'Esperanto, 1909, Leçon 9
Cours Élémentaire Pratique d'Esperanto, 1909, Leçon 9
haltos dum la vojo, mi marŝos rapide, kaj mi ne zorgos pri tio, kio okazos en la strato. Mi renkontos personojn konatajn kaj mi salutos ilin. Mi levos mian ĉapelon kaj mi diros : «bonan tagon, sinjoro ; bonan tagon, sinjorino ; bonan tagon, fraŭlino ». Miaj gepatroj diris al mi, ke oni devas ĉiam esti ĝentila.

Multaj el miaj kamaradoj estos jam antaŭ la pordo de la lernejo. Mi salutos ilin amike. Mi diros al ili: « bonan tagon, kiel vi fartas ? » li respondos : « Tre bone, kaj vi ?» Ni parolos tiam pri niaj taskoj, kaj ni atendos ĝis la pordisto malfermos la pordon. Tiam ni eniros kaj ni restos ankoraŭ en la korto. Kiam la sonorilo sonoros, ni metos nin en vicojn kaj ni eniros kun la instruisto en la lernejan ĉambron. Post ĉiu kurso ni havos paŭzon.

QUESTIONNAIRE

1. Kiam vi iros al la lernejo ? — 2. Kion vi diros al viaj gepatroj ? — 3. Cu vi haltos dum la vojo — 4. Ĉu vi marŝos rapide ? — 5. Kion vi faros, se vi renkontos personojn konatajn ? — 6. Kion vi diros por saluti fraŭlinon ? — 7. Kiu estos antaŭ la pordo de la lernejo ? — 8. Kion vi diros al viaj kamaradoj ? — 9. Kion ili respondos ? — 10. Pri kio vi parolos poste ? — 11. Ĝis kiam vi atendos ? — 12. Kiu malfermas la pordon ? — 13. Kiam vi eniros en la lernejan ĉambron ? 14. Kun kiu vi eniros ? - 15. Kio okazas post ĉiu kurso ?

GRAMMAIRE


Morgaŭ mi iros al la lernejo.

— Le futur des verbes est indiqué par la terminaison os.

Il traduit non seulement le futur français, mais aussi le présent de l'indicatif employé après si.

Exemple : Si vous venez, se vi venos.

Exercices oraux ou écrits.'


Mi aĉetos esperantajn librojn. Ni aŭskultos la lecionojn kaj ni estos atentaj. La presisto presos librojn. La lignaĵisto faros tablon. La profesoro demandos la lernantojn. Morgaŭ estos dimanĉo. Por skribi ni uzos plumon kaj inkon. Por lavi siajn manojn ili bezonos akvon. Por forskrapi, vi bezonos gumon, Por vojaĝi mi uzos fervojon. Postmorgaŭ mi diros al vi : « Adiaŭ, kara amiko », ĉar mi foriros por fari vojaĝon, kaj mi forestos dum la semajno. Kiam la servistino alportos la lampon, vi faros vian taskon. Kiam vi soifos, vi trinkos. Se (si) vi soifos, vi trinkos. Kiam la vetero estos pli bela, mi promenos. Se la vetero estos pli bela, mi promenos. Kiam vi deziros trinki, vi trovos akvon kaj vinon sur la tablo. Se vi deziros trinki, vi trovos akvon kaj vinon sur la tablo. Kiam la knaboj eliros, ili surmetos siajn ĉapelojn. Se la knaboj eliros, ili surmetos siajn ĉapelojn.

THÈME

Demain nous mangerons de bonne heure. J'écrirai à mon oncle. Ils finiront leurs devoirs demain. Les élèves auront de nouveaux livres. Je verrai mes chers amis avec grand plaisir. Après la leçon les élèves sortiront et joueront dans la cour. J'espère que vous me comprendrez? Prendrez-vous votre manteau? Voudrez-vous me prêter ce livre? Après-demain, la bonne lavera sa chambre. Quand le vitrier pourra-t-il venir? Le maître vous interrogera-t-il aujourd'hui? Demain nous aurons un nouveau professeur, car notre maître devra faire un petit voyage. Quand le maître parlera, écoutez-le. Mon frère devra-t-il partir de bonne heure? Quand vous ne me verrez plus, vous m'oublierez. Ne cherchez pas votre sœur : quand vous ouvrirez la porte, vous la verrez. Quand vous viendrez, je vous montrerai le jardin de notre voisin. Si vous venez, je vous montrerai le jardin de notre voisin. Quand mon frère viendra, nous nous promènerons. Si mon frère vient (viendra), nous nous promènerons. Quand le temps sera vilain, nous ne sortirons pas et nous lirons. Si le temps est vilain demain, nous ne sortirons pas et nous lirons. J'espère que vous apprendrez votre leçon. Le maître ne sera pas content si vous ne la savez pas, et il vous grondera et vous punira.