Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 39

TRENTE-NEUVIÈME LEÇON

Récapitulation générale.


La mineraloj.

Jen la mineralogia galerio. Eniru ni tien ĉi, ni havas ankoraŭ tempon por viziti ĝin.

Vi demandas por kio utilas tiuj ŝtonoj, kiuj estas tiel zorge surskribitaj en tiuj vitroŝrankoj. Tiuj ĉi, post kiam ili estos ĉirkaŭtranĉitaj kaj poluritaj, liveras la brilegajn diamantojn, per kiuj sin ornamas la riĉuloj. Tiuj estas koraloj, rubenoj, smeraldoj, turkisoj, kaj aliaj gemoj aŭ juvelŝtonoj, kiujn la juvelisto enfiksas en orajn ringojn kaj aliajn luksaĵojn.

Tiu dika bloko nigra kaj brila estas la terkarbo, kiun ni uzas por hejti ne nur la fornojn, kamenojn kaj kuirfornojn, sed ankaŭ, kaj precipe, la kaldronegojn de la lokomotivoj, de la vaporŝipoj kaj de la fabrikejoj. Distilante ĝin, ni ricevas la lumgason, la gudron kaj multe da kolorigaj materioj.

Pli malproksime, vi vidas la minaĵojn, kiuj donas al ni la metalojn. Jen oro kaj arĝento, tiuj valoraj metaloj, kiuj utilas por fabriki la monon kaj multe da ornamaĵoj kaj luksaĵoj ; kupro, el kiu la kaldronisto faras kaldronojn kaj kaldronegojn, kaj kiu, fadenigita, transportas la penson, la forton kaj la lumon; plateno, plumbo, nikelo kaj fero, la plej utila el ĉiuj metaloj, el kiu ni fabrikas mil diversajn objektojn, de la plej delikataj kudriloj ĝis la plej

grandegaj kaj potencaj maŝinoj.
QUESTIONNAIRE

1. Kion oni vidas en mineralgalerio? — 2. Kie troviĝas tiuj mineraloj ? - 3. Kio oni devas fari, por ke la diamantoj fariĝu taŭge brilantaj ? - 4. Nomu kelkajn aliajn multekostajn stonojn. - 5. De kia kloro estas la smeraldo? — 6. Kion oni faras el tiuj ŝtonoj ? - 7. Kion faras la oraĵisto? — 8. De kia koloro (aŭ : kiel kolora) estas la terkarbo? — 9. El kio ni eltiras la lumgason ? - 10. Ĉu la terkarbo utilas nur por fabriki la lumgason ? - 11. Kie oni trovas la minaĵojn? — 12. Nomu la plej uzatajn metalojn. — 13. Por kiu utilas la oro kaj arĝento ? - 14. Kiu estas la plej utila el ĉiuj metaloj? — 15. Nomu kelkajn ferajn ilojn.

THÈME GÉNÉRAL

Le diamant est une pierre précieuse très rare ; C’est pourquoi il est si cher. L'orfèvre emploie l’or et l’argent ainsi que les pierres précieuses pour faire des objets de luxe et des objets de parure. Les fils qui sont employés pour le télégraphe et le téléphone sont en cuivre. Le plomb est plus lourd que le nickel. De tous les métaux le fer est le plus utile et le platine le plus dur. Il y a beaucoup de faux diamants, mais on les reconnait facilement. Les métaux les plus précieux ne sont pas les plus utiles. Nous avons des monnaies en or, en argent et en nickel. Les monnaies d'or ne sont pas en or pur, parce que l'or pur s’use vite; c'est pourquoi on y ajoute une certaine quantité de cuivre. Un proverbe dit qu'il faut qu’on batte le fer pendant qu'il est chaud. Quand le forgeron a chauffé le fer, il le bat et en fait toutes sortes d'instruments. Les métaux sont extraits des minerais qu'on trouve dans l'intérieur de la terre. Peu de mines sont aussi riches en charbon que celles de l’Angleterre.