Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 36

TRENTE-SIXIÈME LEÇON

Récapitulation des adverbes simples.


La publikaj konstruaĵoj.

En la urbo estas ne nur loĝdomoj, sed ankaŭ kasteloj, palacoj kaj ĉiuj specoj de publikaj konstruaĵoj, kiuj havas ĉiuj sian specialan difinon.

En la urbdomo kunvenas la urba konsilantaro sub la prezido de la urbestro, aŭ, ĉe lia neĉeesto, de la vicurbestro, por diskuti pri la interesoj de la urbo. En la juĝpalaco aŭ la juĝejo la advokatoj defendas la kulpigitojn. La juĝoj aŭskultas la atestantojn kaj la pledon de la advokato kaj elparolas sian juĝon. Ili senkulpigas aŭ kondamnas la kulpigiton laŭ tio, ke li estas montrita senkulpa aŭ kulpa.

En la teatro ni vidas aktorojn kaj aktorinojn sur la scenejo, kie ili deklamas aŭ kantas sian rolon. En la muzeo estas ekspoziciitaj pentraĵoj, statuoj kaj ĉiuj specoj de artaj, antikvaj aŭ kuriozaj objektoj. En la ĉefpreĝejo kaj la preĝejoj, la pastroj faras la religian servadon. En la gimnazio, en la liceo kaj en la lernejoj la profesoroj kaj la instruistoj instruas la infanojn, knabojn kaj knabinojn, En la malsanulejo la kuracisto kaj la flegistoj aŭ flegistinoj flegas la malsanulojn kaj kriplulojn. La soldatoj loĝas en la soldatejo.

QUESTIONNAIRE

1. Ĉu estas nur loĝdomoj en la urbo? — 2. Kiu kunvenas en la urbodomo ? — 3. Kial la urba konsilantaro kunvenas? — 4. Kion faras la advokatoj kaj juĝistoj en la juĝejo? — 5. Kial ni iras en la teatron ? - 6. Kion oni vidas en muzeo ? - 7. Kion oni faras en la preĝejo ? - 8. Kio estas gimnastikejo ? - 9. Kio estas gimnazio aŭ liceo ? - 10. Kiuj estas en la malsanulejo ? - 11. Kiu flegas la malsanulojn ? - 12. Kie loĝas la soldatoj ?

GRAMMAIRE

Récapitulation des adverbes simples..
style="text-align:center; vertical-align:top;"|Lieu Temps Manière Cause quantité
ie
quelque part
iam
un jour
iel
d'une façon quelconque
ial
pour une raison quelconque
iom
quelque peu, un peu
kie
kiam
quand
kiel
comment
kial
pourquoi
kiom
combien
tie: là,
tie ĉi: ici
tiam
alors
tiel
ainsi, si
tial
c’est pourquoi, parce
tiom
autant
ĉie
partout
ĉiam
toujours
ĉiel
de toutes façons
ĉial
pour toutes les raisons
ĉiom
le tout
nenie
ne ... nulle part
neniam
ne ... jamais
neniel
ne ... nullement
nenial
ne ... pour aucune raison
neniom
ne ... rien du tout

REMARQUE : Même observation qu’à la leçon précédente pour les mots commenmant par neni.

VERSION

Mi ne povis trovi mian plumingon ie en la ĉambro, aŭ : mi nenie povis trovi mian plumingon en la ĉambro ; ĉu vi kaŝis ĝin ien? Nun la esperantistoj trovas ĉie samideanojn. Tian komercaĵon oni povas aĉeti ĉie. Kie estas la poŝtoficejo? Kien veturas tiu ĉi vagonaro ? Mi iras tien. Kie ajn li estas, mi trovos lin. Ĉu via onklo estis hieraŭ tie ĉi? Li estas neniam kontenta. Oni devas esti ĉiam ĝentila. Kiam li venos, vi sendu lin tuj al mi. Kiel vi fartas? Venu kiel eble plej baldaŭ. Li ne estas tiel granda, kiel mi. Mi aprobas lin neniel. Kial vi ne venis hieraŭ? lal li subite forlasis Parizon. Li estas laborema ; tial mi rekompencos lin. La vetero estas iom pli malvarma ol hieraŭ. Jen estas kuko, prenu iom da ĝi, sed ne prenu ĉiom. Kiom da literoj havas tiu vorto? Kiom da loĝantoj estas en Parizo? Mi deziras tiom da akvo, kiom da vino. Lupo ĉiam serĉas arbaron. Li mensogas kiel gazeto. Li mensogas tiel, ke la muroj krakas. Prenu [tiom] kiom vi volas. Ne ĉiam estas festo. Kiom da homoj, tiom da opinioj. Kiel oni sternas, tiel oni dormas. Kie pano estas, tie musoj ne mankas. Kie maldike estas, lie rompiĝas.

THÈME

J'ai entendu cela quelque part, mais je ne sais plus où? Un jour nous étions assis là avec nos amis. A-t-il dit cela pour une raison quelconque ? Cet homme est quelque peu oublieux ; il devrait se corriger d'une façon quelconque. Où étiez-vous donc hier? Je vous ai cherché partout et ne vous ai trouvé nulle part. Quand il pleut nous restons toujours chez nous. Cela est si facile que je ne sais pas comment on peut ne pas comprendre. Pourquoi votre ami n'est-il pas venu avec vous? Il est resté chez lui parce qu'il était indisposé. Je n'ai nullement faim. Il ne le ferait pour aucune raison. Portez votre lettre à la poste et dépêchez-vous, si vous voulez qu'elle parte aujourd'hui.


TRENTE-SEPTIÈME LEÇON

Prépositions employées comme préfixes.


La poŝto.

— Vi deziras sendi leteron al amiko, kiu loĝas en Marseille. Nenio estas pli facila. Sufiĉas skribi la leteron, enmeti ĝin en koverton, surskribi la adreson, kaj algluigi poŝtmarkon. Tiel la letero estas afrankita, kaj vi povas nun meti ĝin en la poŝtkeston.

- Tamen, kiel tiu letero iros ĝis Marseille ?

— Aŭskultu. Tuj poŝtisto venos malplenigi la keston. Li portos la leterojn en la poŝtoficejon. Tie, aliaj poŝtoficistoj disspecigas, stampas kaj ordigas ilin laŭ la adreslokoj, poste metas ilin en sakojn, kiujn ili ekspedas per la fervojo.

— Mi komprenas. Mia letero iras per fervojo ĝis Marseille. Sed, tiam, kiel ĝi trovos la domon de mia amiko!

— Tiam la sako en kiu troviĝas via letero estos portita en la Marseile'an poŝtoficejon, poŝtisto prenos ĝin kaj portos ĝin al via amiko.

— Tio estas mirinda. Tamen, kio okazus se mi ne afrankus mian leteron?

— Via letero estus malgraŭ tio ekspedita. Sed ĝi estus supertaksita kaj via amiko devus pagi duoblan transportan pagon.

— Kaj se, neatente, mi afrankus ĝin nesufiĉe ?

— Tiam, ĝi estus aldone taksita je duoblo de la valoro de la mankantaj poŝtmarkoj.