Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 25

VINGT-CINQUIÈME LEÇON

Le participe actif.

La kvin sentoj.

Mi havas du okulojn, okulon dekstran kaj okulon maldekstran. Mi povas fermi kaj malfermi la okulojn. Mi vidas la libron sur la tablo, la inkujon enhavantan la inkon kaj la plumingon. entenantan la plumojn. Mi vidas ĉiujn objektojn, kiuj estas ĉirkaŭ mi. La okuloj, per kiuj mi povas vidi, estas la organoj aŭ la iloj de la vido. Mi ploras ankaŭ per la okuloj. Ferminte la okulojn, mi povas idi nenion.

Mi havas du orelojn. Per la oreloj mi povas aŭdi. Mi aŭdas la sonoron de la sonorilo, la voĉon de miaj amikoj, la muzikon kaj la kanton de la birdoj. La oreloj, per kiuj mi povas aŭdi, estas la organoj aŭ la iloj de la aŭdado. Kion vi vidas ? Kion vi aŭdas ?

Per la nazo ni flaras la odoron de la floroj kaj la odoron de la gaso. La rozo odoras bone, ĝi havas bonan kaj agrablan odoron. La nazo estas la ilo de la flarado. Mi spiras ankaŭ kaj mi ternas per la nazo.

Per la lango kaj la palato mi gustumas tion, kion mi manĝas. Mi sentas, ke la sukero estas dolĉa kaj la biero maldolĉa. La lango kaj la palato estas la iloj de la gustumado.

Per la fingroj mi povas tuŝi kaj palpi la objektojn. Mi sentas, ke la ligno estas malmola, ke la karno estas mola ; mi sentas, ke la fajro estas varma kaj la glacio malvarma. La fingroj estas la iloj de la palpado. Homo, kiu povas vidi nur per unu okulo, estas unuokula; tiu, kiu tute ne vidas, estas blinda. Tiu, kiu ne pronuncas bone, balbutas; tiu, kiu ne povas paroli, estas muta, kaj tiu, kiu ne aŭdas, estas surda. Estas homoj, kiuj estas surdamutaj. La miopuloj kaj la malmiopuloj bezonas okulvitrojn por bone vidi.

QUESTIONNAIRE

1. Kiom da sentoj havas la homo? — 2. Per kio vi vidas? — 3. Kion ni devas fari por vidi? — 4. Kiuj estas la organoj de la vido ? — 5. Ĉu vi povas flari per la buŝo ? — 6. Per kio vi flaras? — 7. De kio la nazo estas organo? — 8. Ĉu la rozo odoras bone aŭ malbone ? — 9. Kion ni faras ankaŭ per la nazo? — 10. Per kio ni aŭdas ? — 11. Kiom da oreloj vi havas? — 42. Kion ni aŭdas? — 13. Kiuj estas la organoj de la gustumo ? — 14. Kian guston havas la sukero? — 15. Kion ni faras per la fingroj ? — 16. Kia estas la ĉefa eco aŭ kvalito de la fajro? — 17. Kia estas la ĉefa eco de la glacio ? — 18. Por kio utilas la ligno? — 19. Ĉu la ligno estas mola? — 20. Ĉu vi konas unuokulan homon aŭ unuokululon? — 21. Kio estas blindulo aŭ blinda homo? — 22. Ĉu vi konas surdamutan homon aŭ surdamutulon ? — 23. Kiu bezonas okulvitrojn por bone vidi? — 24. Ĉu via avo estas miopa aŭ malproksimvida ?

GRAMMAIRE

Mi vidas la inkujon enhavantan la inkon.

Enhavanta(n) est un participe actif.

Le participe actif a trois formes. Il se termine en int (passé), en ant (présent) ou en ont (futur), selon que l'on veut indiquer un fait accompli, ou un fait qui est en train de s'accomplir, ou un fait qui va saccomplir.

Ex.: La tempo pasinta neniam revenos. Le temps passé ne reviendra jamais. — Kelkaj fiŝoj povas nur vivi en fluanta akvo. Certains poissons ne peuvent vivre que dans l’eau courante (littéralement : coulante). — Esperanto estas certe la estonta lingvo helpanta de la tuta mondo. L’Esperanto est certainement la langue auxiliaire future de l'univers.

— C’est le participe actif en inta qui sert à former, avec le verbe esti, seul verbe auxiliaire employé en esperanto, les temps composés du passé.

Ex. : J'ai écrit, mi estas skribinta ; j'eus écrit, mi estis skribinta; j'avais écrit, mi estis skribinta ; j'aurai écrit, mi estos skribinta ; j'aurais écrit, mi estus skribinta.

Mais, quand cela est possible sans obscurité, il est préférable d'employer en esperanto, au lieu des formes composées, les formes simples. Mi skribis peut ainsi signifier aussi bien: j’ai écrit, j'eus écrit, j'avais écrit, que : j'écrivais ou j'écrivis. Mi skribus, signifiera aussi bien : j'aurais écrit, que : j'écrirais.

— Quand le participe a le sens adverbial, c’est à dire quand il ne sert pas d'adjectif qualificatif à un nom ou à un pronom et qu'on ne l'emploie pas pour former le temps composé d’un verbe, il prend en Esperanto la terminaison adverbiale en e. Cela arrive en particulier quand le participe est précédé en français de la préposition en. Le participe ne peut s'employer adverbialement que s'il se rapporte au sujet de la proposition principale.

Ex. : Fermante la okulojn mi vidas nenion. En fermant les yeux je ne vois rien. — Ferminte la pordon, li foriris. Ayant fermé la porte, il s'éloigna.

— Les participes peuvent aussi s’employer substantivement. En ce cas, ils prennent la terminaison o :

Ex. : La zorganto, le tuteur. — La venkinto, Le vainqueur. — La mortinto, Le mort. La mortanto, le mourant.

Exercices oraux ou écrits.

VERSION

Montrante la domon, li eksilentis. Vidinte la pluvon, ili prenis siajn mantelojn. Salutinte la gesinjorojn, ili foriris. Aŭskultinte, li aŭdis la voĉon de sia frato. La progresintaj lernantoj estos rekompencitaj. Preferante labori, mi ne promenas. La promenantoj preferas la sunon pli ol la pluvon. Oni ne vidas hodiaŭ multajn aĉetantojn en la magazenoj. Levante la brakon ŝi prenis la libron sur la ŝranko. Kiaj estas la literoj formantaj tiun vorton ? Renkontinte niajn amikojn, ni promenis kun ili. Rekompencante la laboremajn lernantojn, la instruisto kuraĝigas ilin. Oni lernas plej bone per senĉesanta ripetado. La infanoj ne amas silentadi, nek sidadi, nek atendadi; ili kuradas kaj saltadas volonte la tutan tagon. Via babilado estos punita kaj la progresado de via frato estos rekompencita. Mia frato okupas sin pri pentrado. La pafado daŭris kelkan tempon. Sen oreloj la aŭdado estas neebla, sen okuloj la vidado estas neebla. Ridetante ŝi salutis.

THÈME

La langue espéranto est une langue vivante et non une langue morte, Elle est parlée, écrite et lue par des milliers et des milliers de (da) personnes des (en la) cinq parties du monde. Ayant été battu par son frère, le petit garçon alla se plaindre à sa mère. En voulant fermer la fenêtre, la jeune fille se blessa à (je) la main. Ayant fermé la porte, la domestique retourna à la cuisine. En revenant de l'école les enfants rencontrèrent leurs parents. En arrivant à la maison nous vîmes que la porte était fermée. Le mourant respirait très faiblement. Le défunt fut enterré deux jours après sa mort. En étudiant nos leçons, nous nous endormîmes. En me promenant dans le jardin, je vis arriver mes sœurs. Ayant pris sa plume, il écrivit une longue lettre.