Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/82

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
VII. — PREPOZICIO (§§ 22-25)

La ĉefaj prepozicioj estas : al, antaŭ, anstataŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da (post mezura vorto), de, dum, ekster, el, en, gis, inter, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po (kun la pronomo komuna : ĉiu), por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans, k. t. p.

La prepoziciojn, ĝenerale, sekvas la nominativo : mi diras al mia patro ; mi estas en la ĝardeno.

Tamen por montri la aldirekton, se la prepozicio ne sufiĉas, oni metas akuzativen la komplementon de la prepozicio : la birdo flugas en la ĉambron (gi eniras); ĝi flugas nun en la ĉambro (ĝi estas tie).

La komplemento de al, gis, estas ĉiam nominative.

La elekto de la konvena prepozicio estas kelkafoje malfacila. Kiam nenia prepozicio ĝuste esprimas la ideon, oni uzas la ĝeneralan prepozicion : je : Li venos je la deka horo. La vazo estas plena je sablo.


VIII. — KONJUNKCIO (§§ 34-36)

La ĉefaj dependigaj konjunkcioj estas : ke, se, ĉar, tial ke, por ke, ĝis, kvankam, kvazaŭ, kiam, tuj kiam, laŭ tio se, antaŭ ol, anstataŭ, ĉu, ĉu... ĉu, se ne ke, esceptinte ke, k. t. p.

Post la konjunkcioj oni regule uzas la indikativon, kiam la aferon ni prezentas kiel certan : kvankam li estas malsana; la kondiĉan modon, kiam estas kondiĉo aŭ supozo : se vi estus malsana, mi irus al vi; la volan modon, kiam estas cela ideo : ordonu, ke li venu; estas necese, ke li venu.

Post antaŭ ol, anstataŭ kaj por, oni uzas regule la infinitivon ; post se, la kondiĉan modon (se la verbo de la ĉefa frazo havas la kondiĉan modon), kaj post por ke tiam la velan modon.