Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/81

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
KONJUGACIO PASIVA (§ 20, 21, 38)

La pasivan konjugacion oni ricevas, kunmetante la verbon : esti, kaj la konvenan pasivan participon :

en : -ata (estanteco) : amata ) deklinaciiĝas
en : -ita (estinteco) : amita ) kiel
en : -ota (estonteco) : amota ) adjektivoj
esti amata, amita, (amota) mi estos amata, amita, (amota)
mi estas —, —, - mi estus —, —,
mi estis —, -, - mi estu —, —,

RIMARKO I. — Al la komplemento de l’ pasiva verbo oni autaŭmetas la prepozicion : de.

RIMARKO II. — Oni atentu la uzadon de la ĝusta participo : La domo estas konstruata de mia frato (ago daŭranta). — La domo estas konstruita : ni povas ekloĝi (stato).

RIMARKO III. — La participo (precipe la aktiva) estas tre ofte uzata sub adverba formo, kiam ĝi dependas de nenia substantivo aŭ pronomo, kaj sekve ne povas akordiĝi kun ia vorto : Kantante, ŝi ĉarmis lin.

La regulo estas sama por la adjektivo : estas malvarme, estas necese, ke


VI. — ADVERBO [§ 10)

La adverbon karakterizas la finiĝo : -e. ekz : patre.

TABELO DE LA ĈEFAJ DIFINAJ ADVERBOJ (§ 32-33)
Loko Tempo Maniero Kaŭzo Kvanto
- - - - - -
Sendifinaj ie iam iel ial iom
Demandaj,Rilataj kie kiam kiel kial kiom
Montraj tie (ĉi) tiam tiel tial tiom
Komunaj ĉie ciam ciel cial ciom
Neaj nenie neniam neniel nenial neniom

Aliaj adverboj : supre, malsupre, tuj, ĵus, preskaŭ, precipe, tro, sufiĉe, jen .... jen, ju pli ... des pli, k. t. p.