Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/80

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
V. — VERBO (§ 44)

En Esperanto ekzistas nur unu formo por ĉiu tempo de l’verbo, kia ajn estas la persono kaj la nombro.

AKTIVA KONJUGACIO
Tempoj simplaj (§ 19).
La infinitivon karakterizas la finigo : -i; ami
La indikativon de l’estanteco - - : -as ; mi amas
La indikativon de l'estinteco - - : -is ; mi amis
La indikativon de l’estonteco - - : -os ; mi amos
La kondiĉan modon - - : -us ; mi amus
La volan modon - - : -u ; mi amu
La participon aktivan de l'estanteco - - : -anta ; amanta deklinaciiĝas
La participon aktivan de l'estinteco - - : -inta ; aminta kiel
La participon aktivan de l'estonteco - - : -onta ; amonta adjektivoj
Tempoj malsimplay (§ 37).

La tempojn malsimplajn de l'aktiva konjugacio oni ricevas, kunmetante la verbon esti kaj la konvenan aktivon participon :

esti aminta, (amonta)
mi estas - 1 -
mi estis - 2 -
mi estos - -
mi estus - -
mi estu - -

1. Tre malofte uzata, ĉar la simpla tempo de l'astinteco en : — is, sufiĉas por esprimi la ideon.

2. Tre malofte uzata, ĉar ankaŭ tie ĉi la tempo de l'estinteco en : — is, povas sufiĉi, escepte kiam oni devas esprimi ideon autaŭan rilate al ago ankaŭ jam estinta.