venas kun sia filo kaj siaj amikoj (la amikoj de l'patro); la patro kaj lia filo estas ĉe mi; la patro kun sia filo estas ĉe mi; la patrino skribas, ke ŝia filo estas bona.
Pronomo, | Objekto, | Kvalito, | Posedo. | |
Sendifinaj | iu | io | ia | ies |
Demandaj - Rilataj | kiu | kio | kia | kies |
Montraj | tiu (ĉi) | tio | tia | ties |
Komunaj | ĉiu | ĉio | ĉia | ĉies |
Neaj | neniu | nenio | nenia | nenies |
Aliaj pronomoj : unu, alia, cetera, kelka (aü kelke da..),
multa, malmulta, tuta, kiu... ajn, k. t. p.
La ĉefnombroj, ĉiam neŝanĝiĝaj, estas : unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), dek-unu (11), dek-du (12)..., dudek (20), tridek (30)... cent (100)... mil (1000)... du mil kvarcent kvindek sep (2457).
La nombran substantivon oni regule ricevas, aldonante la finiĝon : -o : unuo, dekduo, cento.
La ordan nombron oni ricevas, aldonante la finiĝon : -a: unua, dua, dudeka, mila,... du mil kvarcent kvindek-sepa.
La nombran adverbon oni ricevas, aldonante la finigon : -e : unue, due, trie.
La partumajn nombrojn karakterizas la sufikso : -on : duono (1/2), sesono (1/6), kvar dekduonoj (4/12).
La multobligajn nombrojn karakterizas la sufikso : -obl : triobla, trioble, trioblo.
La kolektajn nombrojn karakterizas la sufikso : -op : ni venis kvinope (ni venis, estante 5 personoj)).