La adjektivon karakterizas la finigo : -a, kia ajn estas la sekso : patra, patrina.
Multenombre : oni aldonas : -j : patraj.
Akuzative : oni aldonas : -n : patran, patrajn.
La komparativon oni ricevas, uzante la vortojn jenajn :
1e pli... ol; 2° malpli... ol; 3° tiel.… kiel.
Mia frato estas [kuras] pli granda [rapide] ol mi
— — — malpli —— ol ——
— — — tiel —— kiel ——
La rilatan superlativon oni ricevas, uzante la vortojn jenajn : (la) plej.. el : Paŭlo estas la plej granda el miaj fratoj; li kuras plej rapide el ni.
La personaj pronomoj estas :
Ununombre : 1a p. mi, 2a p. vi (malofte : ci), 3a p. li (viro), ŝi (virino), ĝi (ne difinata sekso, besto, objekto).
Multenombre : 1a p. ni, 2a p. vi, 3a p. ili.
La pronomo resenda al la subjekto estas : si.
Tiuj pronomoj, kiam ili estas rektaj komplementoj, prenas la : -n de l’akuzativo.
La posedajn pronomojn kaj adjektivojn oni ricevas, aldonante la literon : -a al la personaj pronomoj :
Mia; via; lia, ŝia, ĝia; nia; via; ilia; — sia.
La resenda poseda adjektivo (sia) estas uzata nur antaŭ la komplemento, neniam antaŭ la subjekto : La patro venas kun sia filo kaj liaj amikoj (la amikoj de l' filo); la patro