La literoj ĉiam konservas la alfabetan sonon. La akcento (plilaŭtiĝo de la voĉo) estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo de l'vorto : patro, patroj, patrinoj ĉiam, soifo (3 sil.), aŭdi (2 sil.), antaŭe (3 sil.), hodiaŭ (3 sil.).
La difina artikolo estas ĉiam : la, kia ajn estas la sekso kaj la nombro de l'vorto : la patro, la patrino. Kiam ne estas preciza difino, oni uzas la substantivon solan.
La substantivon karakterizas la finiĝo : -0, kia ajn estas la sekso : patro, patrino.
La multenombron oni ricevas, aldonante la duonvokalon : -j, kiu ne alilokas la akcenton kaj tute ne alisonigas la vokalon o : patroj, patrinoj.
La akuzativon oni ricevas, aldonante la konsonanton : -n al la nominativo ununombra aŭ multenombra : patron, patrojn.
La akuzativon oni uzas ĉe la vortoj esprimantaj : La rektan komplementon, la lokon al kiu oni direktiĝas, la daton kaj la daŭron de l'ago, la mezuron kaj la koston.