Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
POÉSIE
Iliado.[1]
poemo de Homero
Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis[2]
mizerojn[3] sennombrajn[4]
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn[5]
De herouloj[6] kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj[7] kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso —
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
La ordonanto al viroj, Atrido, de l’dia Aĥilo.
Tradukis A. Kofman.
Trioleto[8]
Mi tage du bluajn okulojn admiris
Kaj nokte mi sonĝis bluecon de mar’
La mar’ min dronigis kaj tiris min, ĉar
Mi tage du bluajn okulojn admiris.
Sed post la vekiĝo de l’nokta erar’
Mi vidis ... Ne maro, l’okuloj min tiris,
Kaj tiu ĉi tiro altiris min, ĉar
Mi tage du bluajn okulojn admiris.
AMIKO.