Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/63

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
LETERO

Parizo, en la kvina tago de marto 1902.

Vi opinias eble, mia kara Paŭlo, ke mi estas tre maldiligenta, tial ke ĝis nun, mi ne respondis vian amindan leteron de l’antaŭa jaro. Malfeliĉe via adreso de mi estis forgesita kaj mi ne povis trovi ĝin en la provinca adresaro. Hieraŭ, okaze, ia amiko, kiu ĵus venis Parizon kaj vin konas, parolis kun mi pri vi kaj donis al mi la necesan Sciigon. Plezure mi aŭskultis lian rakontadon, ĉar mi sciiĝis tiel, ke vi ĉiam estas la junulo laborema, saĝa kaj prudenta, kun kiu mi dum preskaŭ du tutaj jaroj tiel multe laboradis, kiel eble estas. Ĉu vi memoras iafoje niajn ĉarmajn babiladojn post la vespermanĝo? Vi pli amis la versaĵojn de la nova verkistaro, mi preferis la librojn de la poetoj, kiuj vivis en la antikvaj tempoj, Vi laŭdis Verlaine, Mallarmé aŭ la bonegan poeton de Heredia, dum mi fervore tradukis la plej altegajn paĝojn de la dramoj de Sofoklo. Cetere ĉie ni trovis se ne grandajn kaj laŭdindajn lecionojn, almenaŭ tiun amon al la beleco, kiu estas la afero plej grava ĉe la verkistoj. Tiu amo ankaŭ estas [tio], kio nin unuigis ĉe nia unua kunveno.

Mi tre esperas, ke mi povos baldaŭ viziti vin, kaj en tiu agrabla espero mi tutkore premas viajn manojn.

Via ĉiam sindonema amiko.

Henriko L.


QUESTIONNAIRE

Parolu pri Henriko kaj lia amiko Paŭlo kaj diru pri kio ili ofte interparoladis?

Ĉu vi legis poeziojn de Victor Hugo aŭ de Musset?

Kiujn poetojn vi preferas, la novajn aŭ la antikvajn?

Kiun el ĉiuj verkistoj vi preferas, kaj kial ?