Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/57

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
LETERO

Tre kara kuzino,

Hieraŭ mi iris kun mia avino en la magazenon de novaĵoj « Bon Marché (Al la Malkareco) ». Kia vastega bazaro! Kiaj ĉarmaj objektoj en ĉiu angulo! Ion pli belan mi neniam vidis. Jen estas la silkaj jupoj, jen la veluraj manteloj, pli malproksime kuŝas delikataj puntoj aŭ diverskoloraj ŝtofoj, rubandoj, tukoj kaj kravatoj. Sur la unua etaĝo ni trovas la tolaĵon : ĉemizojn, kolumojn, manumojn k. t. p. La ĉapelaro estas lokita pli alte kun la luksaj piedvestoj, la falsa juvelaro kaj la blankaj elefantostaĵoj. En la keletaĝo troviĝas ne bareloj da vino, sed kuirejaj fornoj, domaj iloj ĉiuspecaj kaj ludiloj por infanoj. Vi trovas ĉion, nenio mankas en tiuj oportunaj parizaj magazenoj. Malgraŭ tio mi preferas ankoraŭ la malgrandajn butikojn de nia provinca urbeto kaj mi esperas, ke mi baldaŭ havos la plezuron, ilin viziti en via aminda kaj agrabla societo. Fartu bone! Amikaĵojn mi sendas al viaj gefratoj kaj al vi, karulino, multajn kisojn.

Via tutkore sindona kuzino.

Sofio N.

En Parizo, la unuan de marto 1902.


QUESTIONNAIRE

Kien iris fraŭlino N. hieraŭ?

Kun kiu ŝi iris?

Kion oni vendas en « La Bela Ĝardenistino » ?

Kie estas la tolaĵo?

Kie la ĉapeloj ? la ludiloj ?

Kiu estas la koloro de l'elefantosto?

Ĉu vi pli amas « Le Louvre » aŭ « Le Printemps » ?

Ĉu vi eble preferas pli malgrandajn magazenojn ?