Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/51

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
39
CINQUIÈME LEÇON.
LETERO

Tre amata patrino,

jam de longe mi devis skribi al vi, sed la tagoj ĉiam estas mallongaj en tiu ĉi granda urbo Parizo, kaj la tempo mankas ofte por la multaj aferoj. Vi volus, ke mi diru letere al vi, kiel mi tie nutras min, bone aŭ malbone, sufiĉe aŭ malsufiĉe ? Estu kontenta! mi manĝas kiel eble plej bone : ĉe la matenmanĝo mi trinkas unu tason da ĉokolado aŭ da lakto kun kafo, kaj mi manĝas du bulkojn kun butero, ĉe la tagmanĝo la servistino donas al mi fiŝon aŭ ovaĵon kun ŝinko kaj viandon kun legomoj; poste ni havas la fruktojn plej belajn aŭ kukojn bonegajn, ĉar mi tre amas ilin. La vespermanĝo diferencas de la tagmanĝo nur per tio, ke mi havas plie varmegan supon. Post miaj manĝoj, — en kiuj ne mankas vino aŭ biero, sed malfeliĉe bona akvo, — mi trinkas kafon en la kafejo plej proksima.

Vi do vidas, patrineto mia, ke via filo sin nutras tre sufiĉe; kaj, nun, vi dormos, mi esperas, pli trankvile.

Kun multaj kisoj mi restas ĉiam, patrineto, la via filo, kiu vin amas kiel eble plej kore.

Paŭlo N.

En Parizo, la 26an de jan. 1902.


QUESTIONNAIRE

Kie loĝas sinjoro Paŭlo?

Ĉu li havas multajn aferojn ?

Pri kio li skribas al sia patrino?

Kion li mangas ĉe la matenmanĝo ? — ĉe l’tagmanĝo?

Ĉu li trinkas akvon ?

Kie li trinkas kafon ?

Ĉu li fumas ?