Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/45

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
33
CINQUIÈME LEÇON.
LETERO

Liono, la 16an de junio 1901.

Estimata sinjoro,

Mia bofrato skribas al mi, ke vi havas bonegan serviston, kiun vi ne bezonas dum la somero. Ĉar miaflanke mi tre bezonas nun viron por anstataŭi mian kuiriston, kiu hieraŭ per hakilo aŭ tro akra segilo tranĉis al si unu fingron, mi estus tre feliĉa, se vi volus prunti al mi vian serviston, por ke li venu kun ni en nian kampodomon dum la monato Julio. Tie li devos porti matene frue unu sakon da karbo en la kuirejon aŭ segi kaj haki la necesan lignon; poste li balaos la korton antaŭ la domo kaj ŝovelos la malpuraĵojn kaj balaaĵojn. Post la tagmezo li lavos la grandajn kaldronojn kaj kaserolojn, dum la ĉambristino lavas la pladojn, telerojn, glasojn, forkojn, kulerojn kaj tranĉilojn. Vespere li ekbruligos la lampojn kaj kandelojn en la ĉambraro kaj la lanternon sur la korto, kaj estingos ilin nokte je la dekunua. Li devas esti kapabla najli rapide grandan keston aŭ ŝraŭbi kovrilon de skatoleto, ne difektante ĝin. Mi deziras, ke li estu fortika kaj precipe tre lerta.

Mi esperas, estimata sinjoro, ke vi havos la afablecon skribi al mi tre baldaŭ pri tiu afero kaj mi petas vin, akcepti mian respektplenan saluton.

Ludoviko N.

QUESTIONNAIRE

Kiun bezonas Sro L. N.?

Kiel tranĉis sian fingron la kuiristo de Sro N.?

Kion devas fari la servisto dum la mateno?

Kaj post la tagmezo ?

Kion lavas la ĉambristino ?

Kiu ekbruligas la lampojn ?

Je kioma horo oni estingas la lanternon sur la korto ?