La domo de niaj geavoj sur la kamparo estas nek kastelo nek dometo, sed oportuna domo multetaĝa. Ĝi tre bone estas dividita. Sur la teretaĝo ni trovas la salonon, la saloneton de nia avino kaj la manĝoĉambron. Oni supreniras per larĝa ŝtuparo al la supraj etaĝoj. Sur la unua etaĝo troviĝas ne nur tri dormoĉambroj kun tualetejoj sed ankaŭ la skriboĉambro de mia avo, en kies mezo staras granda skribotablo kun verda tapiŝo ; maldekstre, inter la du fenestroj, la biblioteko havas sian tre oportunan lokon. Tiu etaĝo estas ĉirkaŭita per longa balkono. La dua etaĝo konsistas nur el dormoĉambroj por amikoj kun beleta meblaro. Sub la tegmento estas kvar ĉambretoj por la servistaro, apud la grenejo. Malsupre, proksime de la keloj, troviĝas vasta kuirejo. Ĉirkaŭ sia kampodomo nia avo havas grandan ĝardenon, kie mankas nek belaj floroj, nek densa arbareto, tre agrabla dum la somero.