Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/33

Cette page a été validée par deux contributeurs.
21
TROISIÈME LEÇON.
TEXTE SUIVI.
La homa vivo kaj la sezonoj.

Oni povas kompari la homan vivon kun la kvar sezonoj de l’jaro. Se la agrabla printempo estas la aĝo de la gaja infaneco aŭ de la sana juneco, la bela kaj varma somero estas tiu de la vira fortikeco. En la trankvila aŭtuno ni vidas la tempon de matureco ankoraŭ forta, sed rapidege venas la maljuneco, vintro malgaja kaj malvarma de la vivo. Ni povas ankaŭ kompari la vivon kun la tago : la mateno estas la infaneco, la tagmezo la matureco kaj la vespero la maljuneco ; baldaŭ venas la nokto, eterna dormado.

De la naskiĝo al la morto, de la unua tago al la lasta, ne marŝas, sed kuras, eĉ flugas la homa vivo, kiu estas nur mallonga sonĝo.

QUESTIONNAIRE
Kun kio ni povas kompari la homan vivon ?
Ĉu vi komparas la infanecon kun la somero ?
Kiel estas la maljuneco ?
Kio venas rapide ?
Ĉu la homa vivo estas eterna ?
Ĉu la vivo estas longa aŭ mallonga ?
Ĉu vi povas diri al mi la tagojn de la semajno ?
Kiuj estas la monatoj de l’jaro ?
Ĉu vi fartas bone hodiaŭ ?
Ĉu vi malvarmumas ofte en vintro ?
Ĉu via filo havas febron ?
Kiom faras kvinoble dudek ?
Kiun aĝon vi havas ?
Kiu estas la dato de via naskiĝo ?