Cette page a été validée par deux contributeurs.
15
DEUXIÈME LEÇON
TEXTE SUIVI.
La sentoj de l'[1]homo
La homo havas kvin sentojn. Ĝi[2] aŭdas per la oreloj, vidas per la okuloj, flaras per la nazo, gustumas per la buŝo kaj palpas per la fingroj de siaj maoj. Ni parolas per la lango, la lipoj, la dentoj kaj la laringo. Ni rimarkas, ke la homo havas du orelojn por aŭskulti kaj du okulojn por vidi, sed ĝi havas nur unu buŝon por paroli. Homo kiu ne vidas estas blinda, kiu ne aŭdas estas surda, kiu ne povas paroli estas muta. Tro multaj (ou multe da) homoj estas surdaj aŭ blindaj ; malfeliĉe tro malmultaj, ofte estas mutaj !
QUESTIONNAIRE
Kiom da sentoj havas la homo ?
Kiel ni aŭdas ?
Ĉu la homo vidas per la oreloj ?
Kiel ni vidas ?
Kiel ni gustumas ?
Kion ni faras per la fingroj ?
Kiel ni parolas ?
Kiom da oreloj havas la homo ?
Kiom da buŝoj ĝi havas ?
Ĉu via maljuna avo estas surda ?
Ĉu via bopatrino estas muta ?
Ĉu la haroj de via patro estas ankoraŭ nigraj ?
Kiel legas la blindaj homoj ?
Kiuj estas la diversaj partoj de l’homa korpo ?