Page:Théophile Cart - L'Espéranto en dix leçons, 1921.pdf/21

Cette page a été validée par deux contributeurs.
9
PREMIÈRE LEÇON.
TEXTE SUIVI[1]
(à traduire par écrit ou oralement).
La familio.

La afabla avino estas kun la maljuna servistino kaj la junaj genepoj en la flora ĝardeno. Bela estas hodiaŭ la vetero kaj varma. La birdoj gaje flugas kaj kantas sur la grandaj arboj. Dum la avino legas, la malgrandaj knaboj kaj knabinoj kuras kontente sur la sablo kaj ludas kun la hundo kaj la kato. Nun venas la karaj gepatroj kun la parencoj, junaj kaj maljunaj : geavoj, onklinoj, bofratinoj, kuzinoj kaj kuzoj. Ĉu tio ne estas bela societo, bela familio ?

QUESTIONNAIRE
(à répondre oralement).
Kiu estas en la ĝardeno ?
Kie estas la avino ?
Ĉu la avino estas sola ?
Kun kiu estas la avino ?
Ĉu la servistino estas juna ?
Kia (ou kiel) estas la vetero ?
Kion (que) faras la avino ?
Kiu legas ?
Kion faras la birdoj ?
Kiu kantas sur la arboj ?
Kun kiu ludas la knaboj ?
Kiu ludas kun la hundo ?
Kiu venas baldaŭ ?
Kun kiu venas la gepatroj ?
Ĉu tiu ĉi familio estas bela ?


  1. Dans les textes suivis des premières leçons, qui doivent être lus à haute voix et avec grand soin, on indique par des lettres grasses la syllabe qui porte l'accent.