Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/98

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGT-SEPTIÈME LEÇON

Conditionnel. — Manières de traduire : si.

Se mi estus riĉa.

Se mi estus riĉa, mi havus sur la deklivo de ombrita monteto malgrandan vilaĝan domon, blankan kun verdaj fenestrokovriloj. Kvankam pajla tegmento estas en ĉiu ajn sezono la plej bona, mi preferus la tegolon tial, ke ĝi havas mienon pli puran kaj pli gajan, ke oni ne kovras alimaniere la domojn en mia lando, kaj ke tio memorigus al mi la tempon de mia juneco. Se mi estus riĉa, mi havus anstataŭ kortego birdkorton kaj anstataŭ ĉevalejo bovinejon (aŭ bovstalon) por ke mi havu lakton, kiun mi amas multe. Mi havus legomoĝardenon anstataŭ florĝardeno kaj anstataŭ parko beletan fruktoĝardenon.

Se mi estus riĉa, mi kunvenigus tien kelkajn bonajn amikojn kiuj ŝatus la kamparajn plezurojn. Tie ĉiuj niaj manĝoj estus festenoj. La manĝoĉambro estus ĉie; oni havus la herbetaron por tablo kaj por seĝoj; la randoj de la fonto utilus (aŭ servus) por telermeblo, kaj la deserto pendus de la arboj. Por ke ni estu niaj mastroj, ni ne havus servistojn, kiuj kalkulus la pecojn de niaj manĝaĵoj kaj lasus nin atendi, por amuzi sin. Ĉiu mem servus al si.

Se okazus ia vilaĝa festo, mi tien ĉeestus inter la unuealvenantoj. Se ia edziĝo fariĝus en mia naj-