Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/94

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGT-SIXIÈME LEÇON

Le subjonctif. — Manières de traduire: que.

La manĝoj kaj la manĝaĵoj.

Estas necese, ke la homo manĝu kaj trinku por vivi, alie li mortas pro soifo kaj malsato. Ni manĝas kiam ni malsatas, kaj ni trinkas, kiam ni soifas, sed ni ne devas manĝi nek trinki pli ol estas bezone. La higieno ordonas, ke ni estu sobraj.

Ni manĝas laŭkutime trifoje ĉiutage. Ni faras tri manĝojn : la matenmanĝon ĉirkaŭ la oka matene, la tagmanĝon aŭ tagmezomanĝon ĉirkaŭ la dekdua, kaj la vespermanĝon je la sepa vespere.

Je la manĝotempo ni iras en la manĝoĉambron, kie la servistino preparis la manĝilaron. Ŝi surmetis unue la tablotukon, poste la telerojn. Sur la telerojn ŝi metis la telertukojn kaj apude la kulerojn, la forketojn kaj la glasojn. Ŝi zorgis ankaŭ meti sur la tablon la mustardujon kun la mustardo kaj la salujon kun la salo kaj la pipro.

Tio, kion ni manĝas nomiĝas manĝaĵoj aŭ nutraĵoj. La pano, la viando, la legomoj kaj la fruktoj estas niaj ĉefaj manĝaĵoj. Ni manĝas diversajn specojn de viando : bovaĵon, bovidaĵon, ŝafaĵon kaj porkaĵon, kuiritan aŭ rostitan. Ni manĝas ankaŭ kortbirdojn, fiŝojn kaj ĉasaĵon. La bovino donas al ni la lakton per kiu oni faras la buteron kaj la fromaĝon, kaj la kortbirdoj, tio estas la kokinoj, la anasoj, la anseroj kaj la meleagroj, liveras al ni la ovojn, per kiuj oni faras ovaĵojn.