Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/90

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGT-CINQUIÈME LEÇON

Le participe actif.

La kvin sentoj.

Mi havas du okulojn, okulon dekstran kaj okulon maldekstran. Mi povas fermi kaj malfermi la okulojn. Mi vidas la libron sur la tablo, la inkujon enhavantan la inkon kaj la plumingon. entenantan la plumojn. Mi vidas ĉiujn objektojn, kiuj estas ĉirkaŭ mi. La okuloj, per kiuj mi povas vidi, estas la organoj aŭ la iloj de la vido. Mi ploras ankaŭ per la okuloj. Ferminte la okulojn, mi povas idi nenion.

Mi havas du orelojn. Per la oreloj mi povas aŭdi. Mi aŭdas la sonoron de la sonorilo, la voĉon de miaj amikoj, la muzikon kaj la kanton de la birdoj. La oreloj, per kiuj mi povas aŭdi, estas la organoj aŭ la iloj de la aŭdado. Kion vi vidas ? Kion vi aŭdas ?

Per la nazo ni flaras la odoron de la floroj kaj la odoron de la gaso. La rozo odoras bone, ĝi havas bonan kaj agrablan odoron. La nazo estas la ilo de la flarado. Mi spiras ankaŭ kaj mi ternas per la nazo.

Per la lango kaj la palato mi gustumas tion, kion mi manĝas. Mi sentas, ke la sukero estas dolĉa kaj la biero maldolĉa. La lango kaj la palato estas la iloj de la gustumado.

Per la fingroj mi povas tuŝi kaj palpi la objektojn. Mi sentas, ke la ligno estas malmola, ke la karno estas mola ; mi sentas, ke la fajro estas varma kaj la glacio malvarma. La fingroj estas la iloj de la palpado.