Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/87

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGT-QUATRIÈME LEÇON

Manières de traduire: même.

Portreto de amiko.
eble, peut-être tamen, pourtant, néanmoins

Mia amiko estas dektrijara, kiel mi. Li estas pli malgranda ol granda laŭ sia aĝo. Li estas nek dika, nek maldika, sed li estas sufiĉe forta. Li havas larĝan frunton, nigrajn okulojn, brunajn harojn, rektan kaj pintan nazon, freŝajn vangojn, mezgrandan buŝon, iom longajn orelojn kaj rondan mentonon. Lia kolo estas longa, liaj ŝultroj kaj lia brusto estas iom larĝaj, kaj liaj brakoj estas fortikaj. Li ne estas mallerta per fingroj kaj manoj Li estas facilmova per la kruroj kaj piedoj ; li grimpas kiel kato, kaj li saltas kaj kuras kiel kapreolo. Tiel li estas ĉiam la unua pri la gimnastiko.

Li amas la laboron, sed li ne forgesas ankaŭ la ludon. En la lernejo, li estas diligenta kaj atenta, sed li ne povas ĉiam sin deteni de babilado, kaj li estas kelkafoje riproĉita kaj eĉ punita.

Li estas aminda, kompleza kaj servema al siaj kamaradoj kaj amikoj, kaj obeema al siaj gepatroj, sed tiuj ĉi ne estas ĉiam kontentaj je li, ĉar li estas kelkafoje neĝentila kaj li ne estas ĉiam afabla al siaj fratinoj. Tamen li amas ilin multe.

Vi vidas, ke mia amiko havas multajn bonajn ecojn; li havas eble kelkajn malgrandajn malbonaĵojn, sed li havas nenian malvirton.