Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/84

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGT-TROISIÈME LEÇON

Aller, venir de — soit, tantôt, ni.

La trunko kaj la membroj.

La trunko de mia korpo estas kunigita kun la kapo per la kolo. La antaŭaĵo de la kolo nomiĝas la gorĝo, kaj la postaĵo la nuko.

La trunko enhavas antaŭe la ŝultrojn, la bruston, la ventron kaj la subventron. Ĉe la du flankoj troviĝas la ripoj kaj la koksoj. Super la koksoj estas la zono aŭ talio. Post la trunko estas la skapoloj kaj la dorso. En la brusto estas la pulmoj kaj la koro, kaj en la ventro estas la hepato, la stomako kaj la intestoj. La koro batas kaj sendas la sangon en ĉiujn partojn de la korpo. La sango rondiras en la arterioj kaj en la vejnoj.

La membroj estas kvar; tio estas : du brakoj kaj du kruroj. La brakoj estas kunigitaj kun la trunko per la ŝultroj. Meze de la brakoj estas la kubutoj. Ni povas fleksi la brakojn, Fine de la brakoj estas la manoj. Ĉiu mano havas kvin fingrojn, kiuj estas ŝirmitaj per ungoj. Ni uzas la brakojn, la manojn kaj la fingrojn por labori.

La kruroj estas kunigitaj kun la trunko per la koksoj. La supro de la kruro nomiĝas femuro; super la genuo kaj malantaŭe estas la suroj aŭ tibikarnoj. Ni povas fleksi la krurojn kaj surgenuiĝi. Malsupre de la kruro estas la piedo ; ĝi enhavas la kalkanon kaj la piedfingrojn.