VINGT-ET-UNIÈME LEÇON
Révision des prépositions.
Mia ĉambro ne estas tre granda, sed ĝi estas tre
beleta kaj agrabla. Ĝi havas kvar metrojn da longeco,
tri metrojn da larĝeco kaj tiom da alteco. Bela
papero helrozkolora kovras la murojn, kaj la fenestro
rigardas la ĝardenon de la najbaro.
Maldekstre de la pordo, en la angulo, troviĝas la lito, en kiu mi dormas ĉiam bone. Antaŭ la lito troviĝas sur la planko, kiel piedtapiŝo, bela ŝakalfelo. Flanke de la lito troviĝas noktotablo, sur kiun mi metas mian lampon kaj mian vekhorloĝon, kaj la tualettablo, antaŭ kiu mi faras mian tualeton. Super la tualettablo estas kroĉita malgranda spegulo. Kontraŭe de la lito estas la fenestro, tra kiu la suno alkrias al mi matene frue: « tempo estas por leviĝi!» Flanke de la fenestro troviĝas maldekstre ŝranko, en kiun mi pendigas la vestojn, kaj dekstre tablo, sur kiu mi laboras vespere kaj matene. Super. la tablo estas kroĉita librobreto, sur kiu staras miaj libroj. Ne estas kameno en mia ĉambro, sed en angulo estas malgranda forno el fajenco, kiu hejtas mian loĝejon en vintro. Ĉe la muroj estas kroĉitaj la portretoj de miaj gepatroj kaj karto de Francujo, kiun mia baptopatro donacis al mi por la lasta datreveno de mia naskotago.